Gianfilippo Ingrassia

Giovanni Filippo Ingrassia (1510-1580) estis itala kuracisto, anatomo, disĉiplo de Vesalio, profesoro en la Universitato de Napolo kaj plej granda figuro en la historio de la medicino kaj homanatomio. Pioniro pri jurmedicino kaj higieno, liaj akvtivecoj inkluzivis klopodojn por subpremi la ĉarlatanecon, kontroli la farmacian komercon kaj plibonigi la kondiĉojn de la hospitaloj.

Giovanni Filippo Ingrassia
(1510-1580)
Itala kuracisto, anatomo, disĉiplo de Vesalio, profesoro en la Universitato de Napolo kaj plej granda figuro en la historio de la medicino kaj homanatomio. Li estas konsiderata malkovrinto de eta osto ĉeestanta en la orelo kaj pli konata kiel piedingo.
Itala kuracisto, anatomo, disĉiplo de Vesalio, profesoro en la Universitato de Napolo kaj plej granda figuro en la historio de la medicino kaj homanatomio. Li estas konsiderata malkovrinto de eta osto ĉeestanta en la orelo kaj pli konata kiel piedingo.
Persona informo
Giovanni Filippo Ingrassia
Naskiĝo 1510
en Regalbuto, apud Palermo, Italio
Morto 6-a de Novembro 1580
en Palermo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Napolo
Universitato de Palermo
Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Memorigilo Gianfilippo Ingrassia
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo vd
Laborkampo medicinoanatomioostologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li sukcesis, per kelkaj bonaj rezultoj, kontroli la endemian malarion en Palermo per elfluado de marĉoj kaj lia granda uzo de izolaj hospitaloj estis fundamenta por malpliigi la rigorecon de la pesto-epidemoj inter 1575 kaj 1577. Li estas konata ankaŭ kiel la fondinto de la jurmedicino, kiu en lia kazo inkludis ekzemple la atesto-valideco prenitaj eĉ sub torturo. Li same kontribuis por la veterinara medicino.[1] Post kiam li mortis, en 1580, Ingrassia lasis traktadon en kiu li konsideris la eblecon pri sontransportado tra la dentoj.

Biografio redakti

Konata kiel la "sicilia Hipokrato", Ingrassia naskiĝis apud Palermo kaj tie edukiĝis pri Medicino sub gvidado de Giovanni Battista de Petra.[2] Li translokiĝis al la Medicina Lernejo de Bolonjo, kie li enamikiĝis kun la renoma anatomo Andreo Vesalio.

Ingrassia diplomiĝis en la 5-a de januaro 1537. En 1544, protektata de Isabella Di Capua (1510-1559), edzino de Ferrante la 1-a Gonzaga (1507-1557), guberniestro de Milano, li lasis sian naskiĝurbon. Akompanante sian protektantinon al Napolo, li konatiĝis kun filozofo Simone Porzio (1496-1554) kiu rekomendis lin al la vic-reĝo Pedro Álvarez de Toledo, Markizo de Villafranca (1484-1553) kiu indikas al li katedron en la Universitato de Napolo, kie li uzadis la libron "Ars parva" de Galeno.

Ĉi-periodo estus por li la plej plena je matureco en lia vivo kaj la plej granda sukceso en lia aktiveco. Tie li restis ĝis 1556, kaj kune kun sia disĉiplo kaj estonta anatomo Giulio Iasolino (1538-1622) liaj esploroj estis enriĉigitaj per liaj verkoj "Jatropologia" (1547), "De tumoribus praeter naturam" (1552) krom iu traktado pri ostologio "In Galeni librum de ossibus doctissima et expertissima commentaria" kiu cirkulis manuskripte ĉirkaŭ 1550 sed estus plublikigita nur postmorte, en 1603.

Ingrassia estis la unua kiu menciis ke Galeno uzadis simiajn ostojn en siaj priskriboj kaj en tiu libro li donas akuratajn priskribojn pri la krania suturo, pri la mastoido, pri la sfenoido, kies etaj flugiloj estas konataj kiel "apofizoj de Ingrassia". La morto de Pedro de Toledo, en 1553, igas lin konsideri la eblecon lasi Napolon. Alia propono estis al li ofertita de la hispana vic-reĝo el Sicilio Juan de Vega (1507-1558), kiu deziris krei en Palermo regularan lernejon pri Medicino.

En la 2-a de oktobro 1553, la vic-reĝo sendis leteron al la senatanoj de Palermo elmontrante la vantaĝojn al la urbo en la akcepto de iu nova anatomo, kiel profesoro pri medicino. En la 6-a de novembro la konsilantaro decidis voki lin, kaj en januaro 1554 li estis nomumita ordinara profesoro pri teoria kaj praktika medicino.

En la 7-a de junio 1554 la vic-reĝo elsendas dekreton "De medicis rite probandis", kie li difinas pri la tempolongo kaj organizado de la instruplanoj por la nova medicina aspiranto. En 1556, per dekreto de [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a), li estis nomumita "arkiatro" (kuracisto) aŭ protokuracisto.[3] En 1563 Filipo la 2-a nomumis lin ĉefkuraciston en Sicilio kaj najbaraj insuloj. Tie li daŭrigis siajn esplorojn iĝante aŭtenta fondinto de la jurmedicino kaj publika medicino. Kiam la pesto minacis la Nordon de Afriko, en 1575, Ingrassia komencis siajn esplorojn pri tiu malsano.

Lia verko "Informatione del pestifero, et contagioso morbo" ("Informoj pri la pesta kaj kontaĝa malsano", 1576) estis vera traktado kun pli ol 550 paĝoj. Ingrassia estas pli konata pro siaj anatomiaj esploroj, agnoskite bazitaj sur metodoj kaj procedoj de Vesalio, al kiu li ĉiam esprimis sian plej altan admiron. Ĉi-studoj estis rezulto de tiu periodo en kiu li instruis anatomion en Napolo. Li estis la unua kiu apartigis la varicelon elde la skarlatino kaj unue faris priskribon el ambaŭ malsanoj. Liaj priskriboj pri la skarlatina febro baziĝas sur la epidemio de Palermo en 1564.

Verkaro redakti

 
En sia libro pri ostologio Ingrassia ilustras ĝin per desegnoj de homaj ostoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Whonamedit?
  2. Treccani
  3. Ĝenerale arkiatro aŭ protokuracisto estas antikva alnomo de kuracisto serve al princo, duko aŭ reĝo.
  4. Bibliothèque nationale de France
  5. WorldCat Identities