Gianluca Masi (naskiĝis la 22-an de januaro 1972 en Frozinono) estas itala astronomo. Li estas scienca kunordiganto de la Planetario kaj Astronomia Muzeo de Romo kaj fondis en 2006 la projekton "Virtual Telescope",[1] kies li estas la scienca responsulo.

Gianluca Masi
Persona informo
NomoGianluca Masi
Dato de naskiĝo22-a de januaro 1972
NaskiĝlokoFrozinono
Aĝo52
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo, angla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Masi faras regule observojn elde la Observatorio Bellatrix[2] de Ceccano (provinco de Frozinono, Italio). Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 23 asteroidojn[3] inter 1998 kaj 2003 en kunlaboro kun Franco Mallia kaj René Michelsen. Li interesiĝas ankaŭ pri la apudteraj objektoj, ekstersunsistemaj planedoj kaj kataklismaj variantoj

Inter la rezultoj, kiuj kontribuis al la famo de Masi estis studo de la pentraĵo Nuit étoilée sur le Rhône (Stela Nokto super Rodano) de Vincent van Gogh por determini la daton kaj manieron de realigo sur la bazo de la pozicio de la steloj.[4]

Masi estas responsulo de Programma T3,[5] programo de serĉo de kometoj de la asteroida zono.

En 2004 , kun Franco Mallia kaj Roger Wilcox, li malkovris, ke la objekto 2004 TU12 komence rigardita de ĝiaj malkovrintoj kiel asteroidon, estis fakte kometo, nun nomita 162P/Siding Spring.[6]

En 2007 li estis unu el la kunmalkovrintoj de la ekstersunsistemaj planedoj XO-2b[7] kaj XO-3b.

La asteroido 21795 Masi estis nomita en lia honoro.[8]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti