Giberelina acido

kemia kombinaĵo

Giberelina acido (ankaŭ nomita giberelina A3, GA kaj GA3) estas hormono troviĝanta en plantoj kaj fungoj.[1] Ĝia kemia formulo estas C19H22O6. Kiam purigita, ĝi estas blanka ĝis palflava solido.

Giberelina acido.

Plantoj en sia normala stato produktas grandajn kvantojn de GA3. Eblas produkti la hormonon industrie per mikroorganismoj.[2] Giberelina acido estas simpla giberelino, pentacikla duterpena acido antaŭeniganta kreskon kaj plilongigon de ĉeloj. Ĝi influas malkomponadon de plantoj kaj helpas plantojn kreski se uzataj en malgrandaj kvantoj, sed foje la plantoj disvolvas toleremon al ĝi. GA stimulas la ĉelojn de ĝermantaj semoj en produktado de mRNA-molekuloj, kiuj estas kodo de hidrolizajn enzimojn. Giberelina acido estas tre potenca hormono, kies natura troviĝo ene de la plantoj interferas ilian disvolviĝon. Ĉar GA reguligas kreskon, aplikoj je tre malaltaj koncentriĝoj povas havi profundan efikon dum tro multe havos la malan efikon.[3] Ĝi estas kutime uzata en koncentriĝoj inter 0,01 kaj 10 mg / L.

GA unue estis identigita en Japanio en 1926, kiel metabola kromprodukto de la planta patogeno Gibberella fujikuroi, kiu atakas rizajn plantojn. Fujikuroi-infektitaj plantoj disvolvas la malsanon nomatan "bakanae" (malsaĝa plantido), kiu kaŭzas ilian rapida plilongiĝo preter sia normala plenkreska alteco. Pro tio, la plantoj poste kurbiĝas ĉar ne kapablas teni sin horizontale kaj mortas.[2]

Giberelinoj havas kelkajn efikojn al plantevoluo. Ili povas stimuli rapidan tigan kaj radikan kreskojn, indukti mitotan dividon en la folioj de iuj plantoj, kaj pliigi semajn ĝermadajn indicojn.[4]

Giberelina acido estas iam uzata en laboratoriaj kaj forcejaj instalaĵoj por ekigi ĝermadon en semoj, kiuj alie restus dormanta.[3] Ĝi ankaŭ estas vaste uzata en la vinber-kultiva industrio kiel hormono por indukti la produktadon de pli grandaj grapoloj kaj pli grandaj vinberoj, precipe de Thompson sensemaj vinberoj. En la valoj de Okanagan kaj Creston, ĝi ankaŭ estas uzata kiel kreskiga reguligilo en la ĉeriza industrio. Ĝi estas uzata en klementinaj mandarinejoj por preventi krucan fekundigon inter ili kaj aliaj citrusoj do por produkti plenan rikolton de sensemajn fruktojn oni ŝprucas giberelinan acidon solvita en akvo rekte sur la floraroj de Klementinoj.

GA estas vaste uzata en la hordea maltiga industrio. GA-solvaĵo estas ŝprucita sur la hordeosemoj post kiam oni trempas ilin en akvo por ĝermado. Ĉi tio stimulas ĝermadon en tiu parto de la ankoraû dormantaj semoj kaj produktas unuecan kaj rapidan kreskigon.

Vidu ankaŭ redakti

  • Absciza acido (ABA)
  • Giberelino
  • Planta hormono
  • 6-Benzilaminopurino
  • Auksino

Referencoj redakti

  1. Silva ALL, Rodrigues C, Costa JL, Machado MP, Penha RO, Biasi LA, Vandenberghe LPS, Soccol CR (2013). "Gibberellic acid fermented extract obtained by solid-state fermentation using citric pulp by Fusarium moniliforme: Influence on Lavandula angustifolia Mill. cultivated in vitro" (PDF). Pakistan Journal of Botany. 45 (6): 2057–2064. Alirita la 26an de Novembro 2014.
  2. 2,0 2,1 Camara, M. C. et al (2015) General Aspects and Applications of Gibberelins and Gibberellic Acid in Plants. In: Hardy, J.. (Org.). Gibberellins and Gibberellic Acid: Biosynthesis, Regulation and Physiological Effects. 1ed.Hauppauge: Nova Science Publishers, 2015, v., p. 1-21.
  3. 3,0 3,1 Riley, John M. "Gibberellic Acid for Fruit Set and Seed Germination". alirita la 26 Okt 2012.
  4. Edwards, Miriam (1976). "Dormancy in Seeds of Charlock (Sinapis arvensis L.)". Plant Physiol. 58 (5): 626–630. doi:10.1104/pp.58.5.626. PMC 542271. PMID 16659732.