Gidana naftogasa distrikto


La Gidana naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto en Rusio, kiu troviĝas sur duoninsulo Gidano en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto en la norda parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝia areo surtere konsistigas proksimume 47 mil km².

Gidana naftogasa distrikto
Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Administraj unuoj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto
Parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco
Areo 47 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la albiano-cenomaniana
Ekspluatado ekde la 1970-aj jaroj
Naftogasaj minejoj la Utreneje minejo, Geofizika, Totajaĥa, Antipajuta
vdr

Naftogasa kapacito redakti

Elminigado de la hidrokarbonidoj en la distrikto komenciĝis en la 1970-aj jaroj. Ĝis komenco de la 2000-aj estis malkovritaj 12 minejoj: 5 gasaj, 5 gasokondensataj kaj gasokondensatonaftaj. Industrie gravaj amasiĝoj de la hidrokarbonidoj estis trovitaj en la stratigrafia diapazono de la tegmento de cenomaniano (malfrua kretaceo) ĝis horizonto Ju2 en la tegmento de meza ĵurasio. Trovita gaskapacito estas 1,02 triliono da kubaj metroj.

La plej granda estas Utreneje minejo (0,8 triliono da m³), kies enhavo troviĝas en 34 horizontoj de PK1 (cenomaniano) ĝis BG8 (malsupra novkomo) en 3 lokaj kupoloj. La plej granda gaskuŝejo estas malkovrita en la tegmento de la cenomanianaj tavoloj de la Antipajuta minejo (145 miliardoj da m³). Areoj de la Geofizika, Totajaĥa kaj Antipajuta minejoj daŭras en la Oba kaj Taza golfoj de la Karaa maro. Amasiĝoj de nafto en subgasaj kuŝejoj estas trovitaj en la Geofizika kaj Utreneje minejoj en horizontoj TP17-TP024 kaj havas grandan kapaciton.

La albiano-cenomaniana gasohava komplekso situas je profundeco de 600 ĝis 1800 metroj, en areo de la modernaj geotemperaturoj de 14 ĝis 42  °C. Pro malalta transformiĝo de la organikaĵoj en la ĉirkaŭaj patrinaj rokaĵoj (lignita etapo) en la albianaj kaj cenomanianaj horizontoj formiĝis kuŝejoj de la seka senkondensata gaso.

Pro antikveco de la fundamento la geoterma kampo en la sedimenta kapoto estas relative malstreĉa. La supra limo de la kondensato-gasa zono iras en intervalo de la horizontoj TP13-TP16 kaj dependas de la lokaj termoprofundaj kondiĉoj. En la pli supraj horizontoj de la tanopĉa tavolaro enhavo de la likvaj hidrokarbonidoj en gaso malaltas (kelkaj gramoj de la naftena kondensato por kuba metro). Drasta kresko de la kondensatenhavo okazas nur en la malvasta diapazono de la temperaturoj 52-56  °C. Fonaj enhavoj de la stabila kondensato en la novkomaj kuŝejoj estas 92-155 gramoj/m³ (la plej malgrandaj inter samaĝaj kuŝejoj de aliaj distriktoj de la norda parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco).

La gasokondensataj kuŝejoj kun naftomarĝenoj estas trovitaj en la Utreneje (horizontoj TP22, TP23 kaj TP024) kaj Geofizika (TP17) minejoj. La novkomaj gaskuŝejoj estas tavolo-masivaj, en la malsupraj horizontoj — tavolaj volbaj, ofte litologie ekranigitaj.

Komence de 1993 la potenca gaskapacito en la surtera parto estis taksataj je 9,7 trilionoj da m³. La perspektivoj de ekspluatado de la distrikto estas ligitaj al la frukretaceaj kaj ĵurasiaj tavoloj en la centra, orienta kaj nord-orienta partoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Гыданская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 149. ISBN 5-85270-327-3.