La Giganta alciono, Megaceryle maxima, estas la plej granda el la alcionoj, tio estas birdoj el la superfamilio de la Alcededoj, en Afriko, kie ĝi estas loĝanta reproduktanta birdo en plej parto de la kontinento sude de la Sahara Dezerto escepte la arida sudokcidento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta alciono
Giganta alciono
Giganta alciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Megaceryle
Specio: M. maxima
Megaceryle maxima
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Giant Kingfisher 2338008631.jpg
Giant Kingfisher 2338008631

Estas du subspecioj, M. m. maxima, kiu troviĝas en malferma kamparo, kaj M. m. gigantea en pluvarbaro. La arbara raso estas pli malhela, malpli punktita supre, kaj pli striita sube ol maxima, sed la du formoj koincidas ĉe la arbarbordo.

Reproduktado okazas el aŭgusto ĝis januaro, la ino demetas 3-5 ovojn en riverborda tunelo.

La Giganta alciono estas 42–48 cm longa kaj 275-426 g peza la masklo kaj 255-398 g la ino, kun granda kresto kaj fine punktita je blanko en nigraj supraj partoj ĝis la vosto. La masklo havas ruĝbrunan brustan zonon kaj blankajn kolumojn kaj subajn partojn kun malhela flanka striado, kaj la ino havas blankopunktitan nigran brustozonon, sube blankan larĝan strion kaj sube ruĝbrunan ventron. Ambaŭ seksoj havas blankan gorĝon kaj fortikan nigran fortan kaj bazlarĝan bekon.

La voĉo estas laŭta gvak gvak gvak.

Tiu granda afrotropisa specio manĝas krabojn, fiŝojn kaj ranojn, predataj laŭ la tipa alcionmaniero de plonĝado ekde gvatejo. La nombro de tiuj birdoj ŝajne malpliiĝi, probable kiel konsekvenco de lauzado de pesticidoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti