Stelera dugongo

(Alidirektita el Giganta hidrodamalo)

La Stelera dugongo (Hydrodamalis gigas) aŭ laŭ la scienca nomo Giganta hidrodamalo kaj ankaŭ marbovo, estis granda, herbivora marmamulo. Ĝi estis la plej granda membro de la ordo Sirenia, kiu inkludas ties plej proksiman vivantan parencon, nome la dugongo (Dugong dugon), kaj la manatojn (Trichechus spp.), kaj "aliajn escepte la grandaj balenoj, verŝajne la plej granda mamulo ekzistinta en historia epoko".[1] Kvankam tiu dugongo estis iam abunda tra la Norda Pacifiko, ĉirkaŭ 1741, kiam ĝi estis unuafoje priskribita de Georg Wilhelm Steller, ĉefa naturalisto de la ekspedicio estrita de la esploristo Vitus Bering,[2] ties teritorio estis limigita al ununura, izola populacio ĉirkaŭ la neloĝata Komandorski-insularo. Post 27 jaroj post la malkovro fare de eŭropanoj, la malrapida kaj facile kaptebla Stelera marbovo estis ĉasata ĝis la formorto.

Skeleto en Finnlando
Commander Islands Map - Russian.png
Commander Islands Map - Russian

Referencoj redakti

  1. Marsh, Helene. (2012) Ecology and Conservation of the Sirenia: Dugongs and Manatees, Conservation Biology 18. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521888288.
  2. Steller's SeaCow. Sirenian.org. Alirita 18a Majo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-28. Alirita 2014-09-22.

Eksteraj ligiloj redakti