Malfermi la ĉefan menuon
Gigeso observas Kandaŭlan edzinon, bildo de William Etty

Gigeso (helene Γύγης, en la akada lingvo Guggu) estis en la antikva epoko lidia reĝo (proksimume 680 - 644 a.Kr), kiu fondis dinastion de Mermnidoj en Sardeso. Gigeso estas duone mita figuro de la antikva epoko, sed tiutempaj asiriaj fontoj atestas lian ekziston.


Transpreno de la regadoRedakti

Komence de la 7-a jarcento a.Kr. post atakoj de migrantaj Cimeroj pereis ĝisnuna politika sistemo en okcidento de la Malgranda Azio. Frigoj kaj diversaj militistaj estroj, kiuj povis certigi stabilon en la regiono, komencis krei novajn etajn reĝolandojn. En tiu epoko venis en historion Gigeso, kiu fariĝis reganto en Lidio.

LegendojRedakti

Kiamaniere Gigeso venis al potenco ne estas precize konate. Historietoj pri tio tradicias antikvaj verkistoj en tri diversaj versioj, el kiuj du apartenas en mitoj. Laŭ Filostrato Gigeso havis sorĉistan ringon, helpe de kiu delogis edzinon de tiea reĝo, seniĝis de la reĝo kaj mem uzurpis la tronon.

La plej vastigita versio de la historieto baziĝas sur kelkaj mencioj de Platono kaj ankaŭ sur kelkaj informoj de Lukiano kaj Cicerono. Laŭ tiu ĉi versio estis Gigeso paŝtisto, servanta ĉe lidia reĝo Kandaŭlo. En groto li trovis ringon, kiun li surmetis, kaj hazarde turninte ĝin, li surprize fariĝis nevidebla. Tion li eluzadis. Batalis kontraŭ malvirtecoj, atestis kontraŭ mensogantoj kaj fraŭdistoj kaj preventis malbonon. Pro tiuj ĉi faroj la reĝo Kandaŭlo nomis lin sia unua servanto. Post perforta forigo de Kandaŭlo fare de estro de lia reĝa gardistaro, Gigeso fariĝis kunreganto de la reĝino kaj pli malfrue ankaŭ ŝia edzo.

Versio de HerodotoRedakti

La plej racionalan version de Gigesa surtroniĝo prezentas patro de la historio Herodoto. Laŭ li estis Gigeso, filo de Daskilo, soldato de la reĝa gardistaro, ne nur sensignifa. Rilatoj de la reĝo Kandaŭlo al li estis sufiĉe konfidaj. La reĝo kun li parolis pri la plej gravaj aferoj kaj ofte ili interparolis ankaŭ pri virinoj, eĉ pri la reĝino. La reĝo asertis, ke lia edzino estas la plej bela el ĉiuj kaj Gigeso konsentis. Kandaŭlo kontraŭdiris, ke li nur ripetas liajn vortojn kaj estus bone, se li pri tio mem konvinkiĝu. Pro tio li aranĝis por Gigeso eblon ekvidi ŝin vespere en la dormejo nuda. La reĝino malkovris tion kaj konsideris la agon sia malhonorigo. Laŭ ŝi Gigeso devis elekti: aŭ li mem pagos per sia vivo aŭ mortos la reĝo. Gigeso elektis la duan eblecon. Murdis la reĝon kaj mem fariĝis lidia reĝo.

RegadoRedakti

Historia Gigeso regis en la unua duono de la 7-a jarcento a.Kr. Eblas, ke helpe de la edzino de la lasta reĝo el familiaro de Heraklidoj li fakte venis al la potenco, kiel priskribas Herodoto. La vero verŝajne estos malkovrita neniam. Laŭ la konservitaj raportoj temis pri energia kaj celkonscia reganto. Lidion kaj ĝian ĉefurbon Sardeson venigis al prospero. En la jaro 679 a.Kr. li venkis cimerojn kaj poste sian atenton turnis al la heleniaj urboj sur okcidentaj bordoj de la Malgranda Azio. La urboj Mileto kaj Smirno sukcese defendis sin, sed la urbo Kolofono estis konkerita. Kun la nova egiptia reganto Psametik la 1-a Gigeso kontraktis, ke li milite helpos al egiptianoj kontraŭ Asirio. Sed sian rilaton al la asirianoj li devis ŝanĝi. Okaze de nova atako de cimeroj li petis la reĝon Aŝurbanipalon (668 – 627 a.Kr.) pri helpo kaj ricevis ĝin. Tamen la bataloj por Lidio ne estis sukcesaj. Cimeroj estrataj de Ligdamo, venkis la lidian armeon kaj Gigeso estis mortigita. Asirio fine cimerojn venkis.

Gigesa sekvanto fariĝis lia filo Ardiso la 2-a, ĝenerale malmulte konata reĝo. Gigeso estas entombigita en valo de la rivero Gedizo en reĝa sepultejo Bin Tepe. En tempo de lia regado, proksimume ĉirkaŭ la jaro 660 a.Kr., oni komencis stampi la unuajn monerojn en la mondo.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gýgés en la ĉeĥa Vikipedio.