Gijsbertus Johannes Degenkamp

nederlanda esperantisto kaj farbisto

Gijsbertus Johannes (Gijs)[1] DEGENKAMP [gejs DEĥenKAMP] (naskiĝis la 24-an de februaro 1895 en Utreĥto, mortis la 5-an de marto 1973) estis nederlanda esperantisto kaj pentristo.[2] Esperantistiĝis li en 1915.

Gijsbertus Johannes Degenkamp
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1895 (1895-02-24)
en Utreĥto
Morto 5-an de marto 1973 (1973-03-05) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Rietstraat
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Hendrina Antonia Clasina Bolkestein
Okupo
Okupo esperantisto • pentristo • tradukisto
vdr

Biografio redakti

Gijs Degenkamp estis la filo de Hendrikus Degenkamp kaj Antonette Jeanette van 't Clooster. Li edziĝis en 1926 kun Hendrina Antonia Clasina Bolkestein en Utreĥto.[3]

Esperanta agado redakti

Degenkamp esperantiĝis en 1915 per skriba kurso de tiama propaganda gazeto Semerato. Dum la unua mondmilito — en 1917 — li ekkonis Frits Faulhaber; ambaŭ tralaborante la devigan militservon en neŭtrala Nederlando. Degenkamp aniĝis neŭtrala Esperanto-klubo en sia hejmurbo, la Utreĥta Rondo Esperantista. Poste li prezidantiĝis tiun klubon. En 1931 la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) invitis lin verki la lingvan paĝon en la movada gazeto de FLE. Degenkamp poste aniĝis al FLE. Por la laborista publiko de FLE Degenkamp verkis multajn artikolojn en Laborista Esperantisto kaj en La Progresanto, kies redaktoro li estis. Li ankaŭ estis ano de la Ekzamena Komitato de FLE. Lia famo kiel lingva spertulo kaj lia serioza aspekto kun barbo komence timigis iujn kandidatojn, sed laŭ Faulhaber "la diablo ne estas tiom terura, kiom li aspektas." Degenkamp verkis kaj kunlaboris multajn eldonaĵojn ĝis 1959, interalie la eminenta studo Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura (1947).[4]

Verkoj redakti

Recenzoj redakti

Pri La konsilanto. Pri la Esperanta Gramatiko

 
 Malgraŭ sia titolo en Esperanto, tiu ĉi verko estas nederlande skribita kompilado de artikoloj prilingvaj kaj gramatikaj, aperintaj en”Oris Taalblad“• rubriko de”Laborista Esperantisto “. Tre komplete, ĉiuj punktoj, kiuj prezentas malfacilaĵojn , al komencantoj ĝenerale kaj al Nederlandanoj speciale, estas pritraktitaj kun grandazorgo. Ni povas nur rekomendi al ĉiuj, komprenantaj la nederlandan lingvon, ke ili trastudu la diversajn rubrikojn, kaj ni certigas al ili ke ilia gramatika kritikkapablo estos akrigita. Por la eventualaj legantoj, ni tamen deziras esprimi kelkajn rimarkojn pri la enhavo.

Paĝo 7. Klarigo pri la formoj : Ĝi estas malproksime, ŝi estas supre, kaj ili estis kvarope: kiel oni ne uzas la adjektivon, sed adverbon. Ni konsilus al la aŭtoro klarigi tutsimple jene : En tiuj formoj la verbo «esti “ ne estas la ordinara “kuniga” aŭ “ identiga”verbo, kiel en la esprimoj : “li estas soldato “, aŭ ”li estas juna “, sed tie ĉi ”esti “ anstataŭas aktivan verbon, kiu devas esti difinita per adverbo. Ekz. ”Ĝi staros malproksime “, “ ŝi troviĝas supre “ ,”ili kunsidas, kuniras kvarope ",”ili estas kune ", por ”ili sin trovas kune “. — Al tio kunligilas ia klarigoj pri ”tiel aŭ tia “, “kiel aŭ kia “. paĝ. 13. kiuj ne priatentas la saman fakton, ke ”esti “ ludas unufoje la rolon de ”kuniga “ verbo kiel en : “kia estas la rozo “, sed ke alifoje ĝi anstataŭas aktivan verbon. Ekz. ”Esperanto vivu”, ”kia estu. “ Erare, sed: ”Tiel estu “. ĉar la signifo estas a tiel okazu “. Paĝ. 14 Rilate al la korelativoj kiuj, tiuj, ĉiuj. Ni klarigus konsente kun la aŭtoro sed pli ĝenerale esprimite, ke tiuj korelativoj estas adjektivoj kaj eĉ se ili sin prezentas senantaŭiranta substantivo (antecedento) al kiu ili rilatas, ili restas adjektivoj, sed oni komprenu post ili la vorton “persono” Ekz. Ĉiu (persono) kiu laboras, progresos. Paĝ. 16. Ni ne povas aprobi la pseŭdo-logikecon, kui kondukas al konstruo de la frazo : vi, kiu klopodis kapabligi ”sin “. “ Sin “ apartenas al la subjekto”kiu “, sed “kiu " ne estas 3-a persona sed alprenas al personecon de l'antecedento. Do. “mi, kiu lacigas min, vi kiu lacigas vin “, kaj ne la kontraŭ-naturaj formoj “mi, falu lacigas sin : vi. falu lacigas sin” . Paĝ. 46. Por la frazo”Er was ju ist iemand bij me “ la aŭtoro don as la tradukon :”ĵus (ĝuste) iu estis ĉe mi “. La nura bona estas kompreneble .'“ĝuste iu estis ĉe mi “. La vorto ĵus signifas laŭ Kabe “antaŭ tre mallonga tempo” ; do «zooeven was iemand bij me”. Komencantoj povus ricevi la impreson. ke la du vortoj estas sinonimoj. Paĝ. 53. La aŭtoro citas la frazon :”Ĉiuj venis, escepte li “ por doni la sencon “ĉiuj venis, nur ne li “. Sed oni povus kompreni : ĉiuj venis, li ankaŭ, sed por li estis escepto ke li venis, do je escepto,”bij ui‘zondering”,”por exception “,”excepcionnellement “. Ni do ankaŭ en la citita frazo skribus”ĉiuj venis, escepte de li “, aŭ “escepte lin “.

Paĝ. 55. Po. Al ni ŝajnas pli klare esprimi la regulon de l‘ uzado de po, dirante ke ”po “ devas esti uzata antaŭ la “variebla “ kvanto, kaj ne antaŭ la ”unuo”. Unuoj estas ĉiu, funto, kilogramo, kilometro, tago. semajno, horo, kesto, sako, ktp, variebla kvanto estas ; po du pomoj, ĉar la kvanto povas ankaŭ esti ; po tti [‘’tiel’’] pomoj (por ĉiu persono) ; same: po du frankoj, ĉar tiu kvanto povas ankaŭ esti . po kvar frankoj (por funto, por kilogramo) . oni povas perlabori po kvindekfrankoj, sed oj [‘’tiel’’] (por funto, por kilogramo): oni povas perlabori po kvindek franko j, sed ankaŭ po cent (en unu tago). Oni povas veturi po sesdek kilometroj, sed ankaŭ po okdek (en unu horo). 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Tradukoj redakti

El la angla redakti

El la ĉeĥa redakti

El la nederlanda redakti

Gazetoj kunlaborinte redakti

  • Holanda Pioniro
  • Nederland-Esperanto
  • Holanda Esperantisto
  • Utreĥtan Esperantiston
  • Laborista Esperantisto
  • La Progresanto

Referencoj redakti

  1. Borsboom, Ed. (2003) Vivo de Andreo Cseh (esperante). Hago: Internacia Esperanto-Instituto, p. 306. ISBN 90-805651-2-1.
  2. 1973 julio-aŭgusto Esperanto 811-12 (7-8), p. 127
  3. BS Huwelijk met Gijsbertus Johannes Degenkamp (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2018-03-19.
  4. F., F. (1940-12-14). “Pri arĝenta jubileo”, Laborista Esperantisto (eo) 12 (12).