Gil Blas (periodaĵo)

franca gazeto

Gil Blas estis franclingva periodaĵo eldonita en Parizo: ĝi aperis inter novembro 1897 kaj aŭgusto 1914 ĉiutage, inter januaro 1921 kaj marto 1940 sporade.[1] Fondinto de ĉi ĉefe literaturhistoria-kultura gazeto kaj eldonisto estis la ĵurnalisto Auguste Dumont, kiu antaŭe gvidis i.a. la taggazeton Le Figaro. La ekde 1885 aperinta semajna kromkajero Gil Blas illustré ege respondecis pri la sukceso de la periodaĵo. Ĝi fortimpresis jam nure per sia tutpaĝa titolbildo, do tute nova stilo de revuo. Tiel ĝi iĝis ankaŭ modelo de la germana satira produkto Simplicissimus. Tamen ekde la komenco estis malaprobo fare de servantoj de publika moralo.[2]

Gil Blas. Varbafiŝo por la preso de la romano Germinal de Émile Zola, novembro 1884
La Parure, titolpaĝo de la numero de la 8-a de novembro 1893

Gil Blas (nomiĝis ĝi laŭ la samnoma satira romano de Alain-René Lesage) publikigis i.a. daŭrigotaj eroj de la romanoj Germinal kaj L'Œuvre de Émile Zola aŭ de la de pluraj verkistoj kreita romano X... roman impromptu.[3] Kiel aŭtoroj aktivis George Aŭriol, Tristan Bernard, Georges Courteline, Guy de Maupassant, Jules Renard kaj Pierre Veber.

Aliaj konataj kontribuantoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Notice de périodique: Gil Blas" - ĉe: Nacia Biblioteko de Franclando
  2. kp. René Dumesnil: L'époque réaliste et naturaliste, Parizo 1945, p. 249: "Le Gil Blas, dès ses débuts attira l'attention des défenseŭrs de la morale publique".
  3. Ĝi aperis inter la 4a de aprilo 1895 kaj la 21a de majo 1895.