Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gil CHEVROLAT (Bagnolet, 1-a de Oktobro 1925 - Montmorency, 30a de Novembro 2005) estis esperantisto aktiva en la SAT-movado.

Biografio redakti

Gilbert Chevrolat naskiĝis la unuan de oktobro 1925 en Bagnolet, en la ĉirkaŭurbo de Parizo. Pri siaj infanaĝaj spertoj li rakontis en franclingva memeldonita teksto titolita «Sortie de Zone». Profesie li estis ĥemiisto.

Li aliĝis al SAT en 1948 (matrikulo 25821) kaj tuj aktivis en ĝia Junulfako. En la SAT-medio li konatiĝis kun Ginette, juna fratino de Roland Grandière, kiu fariĝis lia edzino. Ekde 1960, li estis membro de la Plenum-Komitato de SAT. En 1971 li animis spektaklon dum la jubilea SAT-kongreso en Parizo, kaj en 1973 organizis grupan vojaĝon el Parizo al Toronto por la unua ekstereŭropa SAT-kongreso.

Dum sia lasta mandato kiel PK-ano (1981-1984) li prezidis la komitaton. Dum tiuj jaroj li interalie kunordigis la redaktadon de la dua volumo de la Historio de SAT (1953-1981), eldonita en 1982.

Post forlaso de asociaj respondecoj, li restis aktiva partoprenanto de kongresoj, ĝis tiu de SAT-Amikaro en La Roche sur Yon en 2004.

Li mortis en Montmorency la 30an de novembro 2005.

Rete legeblaj verkoj redakti

Fontoj redakti

  • Gil Chevrolat, nekrologo de Sylvie Ternant, La Sago n°23, februaro 2006, p6.
  • Informa slipo en la datumbazo de forpasintoj en Francio.