Gilbert Ledon

franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto
(Alidirektita el Gilbert LEDON)

Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931 en Francio, mortis la 3-an de marto 2003 en Brazilo) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.[1]

Gilbert Ledon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1931 (1931-01-01)
Morto 3-an de marto 2003 (2003-03-03) (72-jaraĝa)
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco FrancioBrazilo vd
Familio
Edz(in)o Symilde Schenk Ledon vd
Infanoj Lilia Ledon da Silva vd
Profesio
Okupo verkistoesperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Sennaciece tra Nia Mondo, 1989

Vivo redakti

Li naskiĝis en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra Nia Mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia." [2]

Li mortis kun sia edzino okaze de trafikakcidento.

Verkoj redakti

Politikaj redakti

Teĥnikaj redakti

  • Manekenoj kaj Ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
  • Hermetikaj Pumpiloj (konstruaj datumoj)
  • Konstruu Vian Domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per desegnaĵoj)
  • Aviada Terminaro, Fonto, 2002, 86p

Membiografiaj redakti

  • Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), Sennacieca Asocio Tutmonda, 1983
  • Sennaciece tra Nia Mondo, 1989
  • Familia Lingvo = esperanto
  • Ikaro ne Sonĝis

Beletraj redakti

Primovadaj redakti

Eldonoj redakti

Apero en filmoj redakti

  • partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997

Referencoj redakti

  1. La Merkato[rompita ligilo] de aprilo 2003.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/06, paĝo 25: La libro kiun kelkaj rifuzas vendi verkita de Robert Robertson.

Rete legeblaj verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti