Gilles Deric
Gilles Déric (naskiĝis en 1726 apud Saint-Malo; mortis en 1800) estis majstro pri artoj de la universitato de Caen, poste kanoniko de Dol, abato de Notre-Dame (Nia Damo) de Fougères kaj deputito de la Etats de Bretagne. Li rifuzis la ĵuron pri civila konstitucio de la kleriko en 1791, kaj foriris al Jersey en 1792. De tie li sendis la manuskripton de la sepa volumo de sia "Historio" por presigi ĝin; la manuskripto estis kaptita kaj neniigita. Gilles Deric mortis en 1800 en ekzilo.
Gilles Deric | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1726 en Saint-Coulomb |
Morto | 8-an de oktobro 1800 (74-jara) en Ĵerzejo |
Tombo | Saint Helier |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Kaeno |
Okupo | |
Okupo | historiisto • katolika sacerdoto |
VerkoRedakti
- Histoire ecclésiastique de Bretagne. Rennes, Vannier, 1847. (Historio eklezia de Bretonio)
ReferencojRedakti
- livre-rare-book Arkivigite je 2006-11-12 per la retarkivo Wayback Machine (france)