Gilotino

ekzekutilo por fortranĉi kapojn de kondamnitoj

Gilotino (france guillotine) estas simpla mortiga maŝino por senkapigo de kondamnitoj al mortpuno. La maŝino konsistas el alta vertikala kadro, en kiu estas peza akra klingo. La klingo estas levata per ŝnuro kaj poste lasata fali sur la kolon de la kondamnito, fortranĉante la kapon disde la korpo. La maŝino estis longe uzata por efektivigo de mortpunoj en Francio, speciale dum la Franca revolucio de 1789.

Rekonstruita gilotino konservata en germana muzeo

Gilotino estis inventita de Joseph-Ignace Guillotin por esti pli humana mortigilo (transira ŝtupo al plena abolo de mortpuno, laŭ ideo de Guillotin). Tial aparte tiklaj estis la diskutoj pri tio, ĉu vere ĝi kaŭzas sendoloran kaj tujan morton. Ekzistas atestoj pri eksperimentoj kun fortranĉitaj kapoj, kiam la disigita de la korpo kapo dum kelkaj minutoj plu ŝajnis viva (eĉe reagis al sonoj) ktp[1] Arkivigite je 2006-05-03 per la retarkivo Wayback Machine.

Lasta uzo ekster Francio okazis Germanuje. En GDR oni mortpunis eksan nazion.

Vidu ankaŭ redakti