Kallnach

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gimmerz)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kallnach (stacidomo).


Kallnach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kallnach
Blazono de Kallnach
Blazono de Kallnach
Blazono de Kallnach
Vilaĝocentro de Kallnach
Vilaĝocentro de Kallnach
Vilaĝocentro de Kallnach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 1′ 20″ N 7° 14′ 10″ O / 47.02222 °N, 7.23611 °O / 47.02222; 7.23611 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 20″ N 7° 14′ 10″ O / 47.02222 °N, 7.23611 °O / 47.02222; 7.23611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1541
Areo 10,66 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 3283
Komunumkodo 0304
Mapo de Kallnach
Mapo de Kallnach
Mapo de Kallnach
vdr

Geografio redakti

Kallnach situas en la Berna Lagolando, proksimume 20 kilometrojn sude de Bielo kaj 25 kilometrojn okcidentnordokcidente de la federacia urbo Berno. En Kallnach troviĝas elektrocentralo, ek de kiu la Unterwasser-Kanalo kondukas al Hagneck-Kanalo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kallnach kaj la setlejoj Wolfberg, Brüel, Gimmerz, Uf em Berg kaj Oberfeld.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,66 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 75,5% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kallnach limas en nordoriento al Bargen, en sudoriento al Niederried ĉe Kallnach, en sudo al Fräschels (FR), en sudsudokcidento al Kerzers (FR), en sudokcidento al Treiten, en okcidento al Finsterhennen, kaj en nordokcidento al Siselen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Aarberg al Kerzers. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas proksimume 6 kilometrojn nordoriente apud Aarberg. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Lyss tra Aarberg al Kerzers.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kallnach datiĝas el la jaro 1231 kiel Calnachon. Dum mezepoko la kiburgaj feŭdsenjoroj de Oltigen kaj la Monaĥejoj Frauenkappelen, Frienisberg kaj Tedlingen estis bienposedantoj en Kallnach. Post diversaj posendantoŝanĝoj Kallnach en la jaroj 1521 kaj 1522 fariĝis havaĵo de Berno, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Aarberg. La ĵurasa akvejokorekto de 1868 ĝis 1891 liberigis la grandan marĉon de la regulaj inundoj kaj ebligis al Kallnach la agrikulturan utiligadon de la teritorio, kio ebligis fortan evoluon de la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti