Gimnazio Engelsburg

La Gimnazio Kastelo Sankta Anĝelo (germane: Engelsburg-Gymnasium) estas privata romkatolika gimnazio en Kaselo, Germanio, Richardweg nr 3 (tre proksime de la Ĉefa stacidomo). Establinto estas la Ordeno de la monakinoj de Mario Magdaleno Postel.

Gimnazio Engelsburg
gimnazio en Germanio
Informoj
fondodato 1892
Situo
Geografia situo 51° 18′ 55″ N, 9° 29′ 18″ O (mapo)51.31539.48833Koordinatoj: 51° 18′ 55″ N, 9° 29′ 18″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Richardweg 3
Nombroj
nombro de studentoj 1 070 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Gimnazio Engelsburg (Hesio)
Gimnazio Engelsburg (Hesio)
DEC
Gimnazio Engelsburg
Gimnazio Engelsburg
Gimnazio Engelsburg (Germanio)
Gimnazio Engelsburg (Germanio)
DEC
Gimnazio Engelsburg
Gimnazio Engelsburg
Map
Gimnazio Engelsburg
vdr

Historio redakti

 
La Vilao Scheldt en Akazienweg 7, nun parto de la lernejo kaj nomita "Ruĝa palaco"; dekstre fone videblas la ĉefa ejo de la gimnazio
 
Korto lerneja

La unua lernejo de la ordeno estiĝis en Heilbad Heiligenstadt, ĉe Monaĥinejo monta. En 1892 fondis la cititaj monakinoj en Kaselo porknabinan gimnazion por la klasŝtupoj 1-10. Pro petoj de judaj gepatroj akceptitis en 1935 ankaŭ nebaptitoj pro ke aliaj lernejoj estis jam forpelintaj ilin. Kvar jarojn poste, en 1939, la nazia registaro fermigis la instituton. En la 22.10.1943 la konstruaĵo de ĉe la placo Ständeplatz bombarde detruitis fare de anglaj bombaviadiloj.

La lernejo remalfermitis en 1947 por la klasŝtupoj 5-10 kaj agnoskitis en 1951 kiel trejnadlernejo por iĝontaj instruistoj. En 1955 sekvis la ŝtata agnosko. La saman jaron iĝis la unuaj abiturientaj ekzamenoj. Ekde 1979 ankaŭ knaboj rajtas frekventi la renomitan lernejon. Ekde 2000 eblis elekti, alternative al 9 jarojn daŭra instruado, jam post 8 jaroj al maturiĝo kondukonta lernejsistemo. Ĝi ekde 2005 laŭleĝe por kelkaj jaroj estis la ununura ebla, kiam en tuta Germanlando la dumlerneja tempo ĉegimnazia reduktitis je 1 jaro. Tio reŝanĝigis intertempe.

Konstruaĵo redakti

Ĉiusemajna diservo okazas en ĉirkaŭaj preĝejoj respektive en la lerneja aŭlo mem, ĉiam separite laŭ klasŝtupoj. Ekde la 9-a klasŝtupo la partopreno de la ekumenaj diservoj estas libervola. La ordenaninoj mem retiriĝas en la proprajn klostrojn por preĝado.

Du sporthalojn havas la lernejo. En la pli malgranda estas la gimnastikiloj, la pli granda estas unuaetaĝe. Por kelkaj klasstxupoj la sportlecionoj tute alie okazas, ekz. en la polica sporthalo de Kaselo aŭ liberaera en la Hesia areno ĉe la apudriveraj herbejoj Karlsaue. En la ĉefa konstruaĵo estas la klasĉambroj por la klasŝtupoj 5 kaj 6, krome la porinstruista salono kaj la sekretariejo. Kemiaj, biologiaj kaj fizikaj fakĉambroj estas en la naturscienca konstruaĵero, kiu ankaŭ estas parto de la ĉefa konstruaĵo.

La flanka alo, nomita ankaŭ Siemens-konstruaĵo, nomatas laŭ la eksa posedanto, la firmao Siemens. Tiu konstruaĵo havas kvar etaĝoĵn kun klasĉambroj kaj parkejo subterena por instruistoj. En la unua etaĝo estas la biblioteko, kie oni ebligas al la gelernantoj fari interretajn serĉadojn, kaj ĉambroj por amatora metiado. En la flanka alo troviĝas la klasĉambroj por la ŝtupoj 7-9. La malnova konstruaĵo gastigas du muziksalonegojn, kelkajn kaj klasĉambrojn por pli grandaj lernantoj. En la aŭlo okazas diservoj, teatraĵsurscenejigoj kaj aliaj grandaj eventoj publikaj kaj nepublikaj.

La t.n. Ruĝa palaco rezervatas nur por grandaj gelernantoj. Tie krom kelkaj klasĉambroj estas ankaŭ, kele, deponejo por kelkaj miloj da libroj.

Ekster tio ekzistas ankoraŭ du restadsalonegoj kaj laborejo por silenta laborado. La restadsalonego estas en la ĉefa konstruaĵo kaj estas por ĉiuj alirebla. La ĉambro por silenta laborado estas parto de la lernanta biblioteko kaj servas al laborado kaj reserĉado. La dua restadsalono nomiĝas Gruft (kripto), kaj estas ekskluzive je dispono por la pli maturuloj. Ĝi estas en la kelo de la Ruĝa palaco.

Surkorte estas ankaŭ longosalta loko, du tablotenisaj tabloj, basketbalkampo kaj du piedpilkaj kampoj.

Ĝemellernejoj redakti

La lernejo havas multajn ĝemellernejojn en la tuta mondo, kun kiuj oni organizas interesajn programojn interŝanĝajn.

  • Franclingvio: Françoise Cabrini Ensemble Scolaire, Noisy-Le-Grand (Parizo) kaj Collège & Lycée Lasalle-St Charles (Saint-Pierre, La Réunion)
  • Usono: Stony Point High School, Round Rock
  • Ĉeĥio: Gimnazio Brno-Řečkovice, Brunno
  • Aŭstralio: Kenmore State High School (Brisbane)

Naturmedia engaĝiĝo redakti

La Engelsburg-lernejo estas la unusola en tuta Kaselo kiu uzas ekde 2006 sunpanelojn financitajn de gepatroj, instruistoj kaj aliaj ŝatantoj de la lernejo. Kunordigas la tutan Sunenergifakrondo organizita fare de lernantoj. Ekde majo 2009 esta muntita super la ĉefenirejo tabulo kiu montras la produktitan energion en kilogramoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Engelsburg-Gymnasium en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti