Gimnazio Křenová en Brno

Gimnazio Křenová 36, Brno estas gimnazio en Brno, Ĉeĥio. Establinto estas Sudmoravia regiono. La lernejo ofertas tagan kvarjaran kaj tagan sesjaran studadon. Ekde la lernojaro 2007/2008 la okjara studado estis nuligita kaj anstataŭigita per sesjara.

Gimnazio Křenová en Brno
gimnazio
Situo
Geografia situo 49° 11′ 29″ N, 16° 37′ 12″ O (mapo)49.19138916.62Koordinatoj: 49° 11′ 29″ N, 16° 37′ 12″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Brno
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Křenová en Brno (Brno)
Gimnazio Křenová en Brno (Brno)
DEC
Gimnazio Křenová en Brno
Gimnazio Křenová en Brno
Map
Gimnazio Křenová en Brno
vdr
Gimnazio Křenová

Historio redakti

En 2007 la lernejo festis 100 jarojn de sia fondiĝo, kiu okazis en 1907, do ankoraŭ en Aŭstrio-Hungario. Oni rapide akiris 7 instruistojn, sed pli akuta estis bezono de nova edifico. Post traktado en Vieno kaj kun interveno de ĉeĥaj deputitoj la lernejo ricevis novan konstruaĵon en 1912. La lernejo jam havis 400 lernantojn kaj 16 instruistojn, plie la saman nombron de helpaj instruistoj. Dum la unua mondmilito la lernejo parte servis kiel lazareto, junaj instruistoj kaj la plej aĝaj lernantoj devis rekrutiĝi kaj iri al la fronto, do la instruado tre suferis.

Regula instruado revenis dum la unua Ĉeĥoslovaka respubliko (1918-1939), sed venis la dua mondmilito, ankoraŭ pli terura ol la unua. Kelkaj provincaj lernantoj en unu nokto fariĝis civitanoj de la 3-a regno kaj ĉesis alveturi. Poste devis foriri lernantoj de nearja deveno, kelkaj instruistoj estis arestitaj kaj transportitaj al Mauthausen. En la urbo okazis ĉiutage ekzekutoj, kiuj teruris la loĝantojn. Post tri teruraj jaroj venis tri jaroj de libereco kaj en 1948 sekvis la komunisma diktaturo. Ĉiuj lernejoj fariĝis ŝtataj, en 1953 gimnazioj estas nuligitaj. La gimnazio en Křenová fariĝas ĝenerala mezlernejo ĝis 1989, poste la gimnazio revenis.

Eksteraj ligiloj redakti