Gimnazio Uherské Hradiště

Gymnazio Uherské Hradiště (ĉeĥe Gymnázium Uherské Hradiště) estas okjara kaj kvarjara gimnazio, kiu situas en la urbo Uherské Hradiště en Ĉeĥio. Ĝi estis fondita en la jaro 1884 kiel la unua ĉeĥa mezlernejo en la regiono de Moravia Slovakio. Nuntempe studas en ĝi ĉirkaŭ 1.000 studentoj. Inter konataj eksstudentoj de tiu ĉi gimnazio estas la matematikisto Otakar Borůvka aŭ la ĵetlancistino Dana Zátopková. Ankaŭ Ruda Kubíček, akademia pentristo kaj fondinto de Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště studis tie.

Gimnazio Uherské Hradiště
gimnazio
Informoj
fondodato 1884
Situo
Geografia situo 49° 4′ 16″ N, 17° 27′ 47″ O (mapo)49.07117.4631Koordinatoj: 49° 4′ 16″ N, 17° 27′ 47″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Uherské Hradiště
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Uherské Hradiště (Ĉeĥio)
Gimnazio Uherské Hradiště (Ĉeĥio)
DEC
Gimnazio Uherské Hradiště
Gimnazio Uherské Hradiště
Map
Gimnazio Uherské Hradiště
vdr
Histora konstruaĵo de la gimnazio („la malnova konstruaĵo“)

Historio redakti

Gimnazio Uherské Hradiště estis fondita en 1884 kiel la unua mezlernejo en Moravia Slovakio.

Dum la dua mondmilito la gimnazio estis nuligita en 1942 de nazioj kaj renovigis sian agadon nur post ĝia finiĝo.

En julio 1997 la konstruaĵo de la lernejo estis damaĝita de inundo de la rivero Morava kaj la instruado estis problema ankaŭ dum la sekva jaro.

En rezultoj de la unua ŝtata abiturienta ekzameno en 2011 se Gimnazio Uherské Hradiště okupis la 1-an lokon en la regiono Zlín kaj la 19-an lokon en Ĉeĥio.

La lerneja konstruaĵo redakti

La gimnazio konsistas el kompleto de pluraj domoj (edificoj), kies plej antikva kaj plej signifa parto estas la t.n. „malnova edifico“. Ĝi estis konstruita en 1885 – en sekvaj jaroj vastigita de arĥitekto Josef Schaniak, kun frontono orientita al la tiama regiona urbo. Ĝi najbaris kun proksima franciskana klostro, en kiu nun sidas distrikta arkivo, kaj kun juda sinagogo, kiu nun servas kiel biblioteko kaj portas la nomon de Bedřich Beneš Buchlovan.

La arĥitektura stilo de la edifico atestas inspiron ĉe Josef Zítek, konkrete ĉe la edifico de Nacia Teatro en Prago, kion oni mencias kiel deziron de la profesora ensemblo kaj la urbo Uherské Hradiště. Pli verŝajna estas daŭrta patriotisma etoso reganta en la tiama fonda komisiono. Cetere en majo 1868 estis transportita al Prago kiel unu el la fundamentaj ŝtonoj de la Nacia Teatro ankaŭ ŝtono el la proksima burgo Buchlov.

La edifico estas konstruita en novrenesanca stilo, kiu estis uzata por konstruado de lernejoj kaj klerigaj institucioj kaj referencis al la tiama antikva aŭ helena antropocentra mondkoncepto – tial buntaj sgrafitoj sur la fasado, bosaĵo kaj ne mankas panteono de medalionoj de famaj sciencistoj kaj pedagogoj. Tiamaniere estas ornamita la friso de la konstruaĵo per reliefaj portretoj de personuloj kiel Jan Amos KomenskýJan Evangelista Purkyně.

Famuloj redakti

Studentoj kaj abiturientoj redakti

Instruantoj redakti

  • Josef Klvaňa, mineralogo kaj etnografo (li instruis biologion en la jaroj 1884-1894)

Esperanto redakti

Inter la 27-a kaj la 29-a de junio 2005 okazigis tie Marek Blahuš, tiama vicprezidanto de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj ĵusa finstudinto de la gimnazio, rapidkurson de esperanto por 15 studentoj.

Eksteraj ligiloj redakti