Gimnazioj de Zell am See
Federaciaj gimnazio kaj reallernejo (germane: Bundesgymnasium und Bundesrealgymnasium Zell am See) estas instruigkomplekso en Schüttdorf (Zell am See), Aŭstrio. Samadrese sed en alia ejo troviĝas la komerca lernejo HAK.
Historio redakti
En 1963 publike oni postulis havigi al Zell am See reallernejon. Sekve oni instalis en kelo de la schüttdorf-a bazlernejo la unuan klason reallernejan. En 1965 la klasoj ekgastis en la financadministradejo kaj en 1968 en la iama katastrejo. Pro daŭra spacomalabundo oni konstruis sur la grundo de iama rubodeponejo novan lernejon finfine. Inaŭguro ĝia okazis en la 1971-a jaro, restaŭrado en 1996. En 2008 paralele malfermiĝis gimnazio. Novaj restaŭradoj fariĝis en la 2008-a jaro. Tiam estiĝis nova sportohalo, lifto, interlernejera unuigvojo kaj seminariejo.
Dum la lerneja jaro 2021/22 ĝuis surloke instruadon de 61 instruistoj ne tute kvar centoj da lernantoj.
Lernejestroj redakti
- 1963–1978: Ernst Höfer
- 1978–1982: Walter Thaler
- 1982–1996: Wolf Kunnert
- 1996–2000: Walter Thaler
- 2000–2001: Gerhard Nowotny
- 2001–2016: Rainer Hochhold
- ekde 2016: Gabriele Jauck
Elstaruloj rilataj lernejen redakti
- Doris Günther, neĝbretumistino
- Gerhard Seibold, kanuisto kaj instruisto
- Harald Manzl
- Karl Schnell, kuracisto kaj politikisto
- Peter Blaikner
- Viktor Mayer-Schönberger, internetsciencisto
- Walter Thaler, politikisto kaj gimnaziestro