La gimnospermoj[3] (Gymnospermae), aŭ pinofitoj[4], aŭ nudsemplantoj (la termino Gymnospermae elvenas el la grekaj gimno, nuda, kaj spermo, semo), estas aro de semplantoj. Male al florplantoj kies ovoloj estas en ujo, iliaj ovoloj estas nudaj, sen ovolujo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nudsemplantoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun
Folioj de Picea glauca
Folioj de Picea glauca
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: - Embriofitoj Embryophyta

- Trakeofitoj Tracheophyta

Superdivizio: Semplantoj Spermatophyta
Sinnott, 1935[1] kaj Thomas Cavalier-Smith, 1998[2]

- Gimnospermoj Gymnospermae
- Angiospermoj Magnoliophyta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio redakti

Estus Teofrasto (ĉ. 374 ant. JK – ĉ.286 ant. JK) kiu unue distingis la nudsemplantojn kaj la florplantojn. John Ray uzas, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas unu el la unuaj provoj de natura klasigo.

 
Virseksaj strobiloj.

Priskribo redakti

Estas nune ĉirkaŭ 800 ĝis 1 000 specioj, en 75-80 genroj kaj 14 familioj, sed ili estis ĝis 20 000 specioj. Nun estas ĉefe pinofitoj, kiuj havas 7 familiojn. Ili estas ĉiuj lignaj plantoj, tio estas arboj aŭ arbetoj, kun normala kambiumo. La reproduktigaj organoj estas kuniĝaj en strobilo, ĉiam unuseksa. La uloj povas havi kaj virseksajn kaj inseksajn strobilojn (specio monoika), aŭ nur unu sekson (specio dioika). La polenado estas perventa. La folioj estas plejofte ĉiamverdaj, longaj kaj maldikaj. Kelkfoje tamen, ili falas ĉiujare (ekzemple ĉe lariko).

Klasifiko redakti

Estas 4 subklasoj, kun 9 ordoj kaj 12 familioj[5],[6]:

Bibliografio redakti

  • Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sinnott, E. W. 1935. Botany. Principles and Problems, 3d edition. McGraw-Hill, New York.
  2. T. Cavalier-Smith (1998). A revised six-kingdom system of life (angle), p. 203–266. Arkivita el la originalo je 2018-03-29. Alirita 2019-12-06.
  3. gimnospermoj en PIV ĉe vortaro.net
  4. pinofitoj en PIV ĉe vortaro.net
  5. A new classification and linear sequence of extant gymnosperms
  6. Gymnosperms ĉe World Flora Online. Arkivita el la originalo je 2020-01-13. Alirita 2020-03-31.