Gina Lollobrigida

itala aktorino (1927–2023)

Gina LOLLOBRIGIDA (plennome Luigina LOLLOBRIGIDA) ([ˈdʒiːna lolloˈbriːdʒida]) (naskiĝis la  4-an de julio 1927(nun 1927-07-04) en Subiaco - mortis la 16-an de januaro 2023 en Romo) estis itala aktorino.

Gina Lollobrigida
Persona informo
Gina Lollobrigida
Naskonomo Luigina Lollobrigida
Naskiĝo 4-an de julio 1927 (1927-07-04)
en Subiaco,  Reĝlando Italio
Morto 16-an de januaro 2023 (2023-01-16) (95-jaraĝa)
en Romo,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Q114940515 vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio The Democrats • Sovereign and Popular Italy vd
Familio
Edz(in)o Milko Škofič vd
Infanoj 1
Parencoj Guido Lollobrigida • Francesca Lollobrigida • Francesco Lollobrigida vd
Profesio
Okupo aktorofotistoskulptistoĵurnalisto • filmaktoro vd
Laborkampo kina aktorado • fotografioskulptartoĵurnalismo vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1946–1997 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lollobrigida en 2007

Post la dua mondmilito ŝi kun sia familio transloĝiĝis al Romo. Ŝi komencis studi pentradon kaj skulptadon, krome interesiĝis pri kantado kaj aktorado. Post sukceso en beleckonkurso en la jaro 1947 ŝi ricevis aron da filmofertoj.

Kulminoj de ŝia kariero estis la filmoj Fanfan la Tulipe (apud Gérard Philipe) kaj Notre-Dame de Paris (apud Anthony Quinn). En la filmo La donna più bella del mondo ŝi montris ankaŭ sian talenton por la kantado.

Dum la 1970-aj jaroj ŝi pli kaj pli retiriĝis el la filmkariero, por koncentriĝi ĉefe al la fotado. Ŝia fotolibro Italia mia, eldonita en 1972, gajnis internacian renomon.

El sia divorcinta edzeco kun la kuracisto Milko SKOFIC ŝi havas unu filon.

Listo de filmoj redakti

  • Alina (Italio, 1951)
  • Fanfan la Tulipe (Italio/Francio, 1951)
  • Les belles de nuit (Francio/Italio, 1952)
  • Beat the Devil (Usono, 1954)
  • Pane, amore e fantasia (Italio, 1954)
  • La donna più bella del mondo (Italio, 1955)
  • Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
  • Trapeze (1956)
  • Never So Few (Usono, 1959)
  • Woman of Straw (Britio, 1964)
  • Hotel Paradiso (Usono, 1965)
  • Les cent et une nuit (Francio, 1994)