Karpelaro

(Alidirektita el Gineceo)

Karpelaro (aŭ pistilo, aŭ gineceo el la grekaj γυνή, virino, kaj οἶκος, domo) estas ĉiuj la karpeloj, inaj organoj de floro. Ĝi estas la plej centra florero. Kompare, la vira florparto estas stamenaro. Estas du malsamaj specoj de karpelaroj, laŭ se la karpeloj estas apartaj aŭ kuniĝaj. Plejofte, estas pluraj karpeloj, sed kelkfoje estas nur unu karpelo (10% el la florplantoj).

  • Karpelaro aparta: la karpeloj estas liberaj kaj apartaj unu la aliaj, spirale aŭ cirkle (10% el la florplantoj).
  • Karpelaro kuniĝa: la karpeloj estas algluitaj. Ŝajnaj tiam esti nur unu organo (80% el la florplantoj). Tiel, oni distingas:
    • plurkava: estas tiom da kavoj (ovolujoj) kiom da karpeloj;
    • unukava: estas nur unu kavo kun ĉiuj ovoloj kune, kiel se estus unu karpelo, ĉar la vandoj inter karpeloj estas malaperitaj.
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
Karpelaro, meze de la stamenaro, ĉe Tulipa.

La kuniĝo povas temi pri la tuta karpelo, aŭ nur la ovolujo, kaj tiel la stilusoj restas liberaj.

La simbolo de karpelaro en floroformulo estas G.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.