Gioia del Colle
Gioia del Colle estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Apulio kaj al la provinco Bari. Fine de 2023 en la komunumo vivis 26 562 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Acquaviva delle Fonti, Castellaneta (TA), Laterza (TA), Mottola (TA), Noci, Putignano, Sammichele di Bari, Santeramo in Colle kaj Turi.
Gioia del Colle | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Apulio |
Provinco | BA Bari |
Geografia situo | 40° 48′ N, 16° 56′ O (mapo)40.816.933333333333Koordinatoj: 40° 48′ N, 16° 56′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 365 m |
Areo | 206 km² |
Loĝantaro | 26 562 (2023) |
Loĝdenso | 127 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Montursi |
Najbaraj komunumoj | Acquaviva delle Fonti, Castellaneta (TA), Laterza (TA), Mottola (TA), Noci, Putignano, Sammichele di Bari, Santeramo in Colle kaj Turi |
Patrono | San Filippo Neri |
Festa tago | 26-a de majo |
Nomo de loĝantoj | gioiesi |
Poŝtkodo | 70023 |
Imposta kodo | E038 |
Kodo laŭ ISTAT | 072021 |
Telefona prefikso | 080 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo (itale) |
En la urbocentro troviĝas mezepoka normand-ŝvaba kastelo, kie loĝis la imperiestro Frederiko la 2-a, kaj kie naskiĝis lia filo Manfredi.
Gioia del Colle estas sidejo de grava milita flughaveno.
La loka ekonomio estas pleje agrikultura. La tiea mocarelo el bovina lakto estas la ĉefa tipa produkto, sekvata de la ruĝa vino primitivo.
La industrio en Gioia del Colle inkluzivas la fakojn de la meĥaniko, de la materialoj por konstruado, kaj de la vitraj ujoj.