Giora Feidman (hebree גיורא פיידמן, n. la 25-an de marto 1936 en Bonaero) estas elstara klarneta muzikisto.

Giora Feidman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1936 (1936-03-26) (88-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Argentino
Familio
Edz(in)o Ora Bat Chaim
Okupo
Okupo klarnetisto • komponistoaranĝisto
TTT
Retejo http://www.giorafeidman-online.com
vdr
Giora Feidman dum koncerto en Bickenbach (Germanio) aŭguste 2008
… kaj dum intervjuo en Rotteck-lernejo en Freiburg (Germanio) maje 2009

La gepatroj de Giora Feidmans estis judoj el Besarabio. La patro, mem muzikisto, estis lia unua klarneta instruisto. La orkestro de la Teatro Colón en Bonaero akceptis lin en aĝo de 18 jaroj kiel profesia muzikisto. Pli poste li iĝis membro de la Israela Filharmonia Orkestro. Komence de la 1970-aj jaroj li iĝis solisto specialiĝanta pri Klezmer-muziko, la tradicia popoleca muziko de orienteŭropaj judoj, kaj translokiĝis al Nov-Jorko. Nuntempe li konsideriĝas inter la plej signifaj klarnetistoj kaj Klezmer-muzikistoj tutmonde. Aparte ofte li koncertas en Germanio, kies ĉefa lingvo, la germana estas lingve kaj kulture tre parenca al la jida lingvo de la Klezmer-muziko, kaj kie spite al la Holokaŭsto, la kontraŭjuda genocido de Nazia Germanio meze de la 20-a jarcento, nun aparte multaj muzikemuloj simpatias al la Klezmer-muziko, kiu kontribuas vivteni la memoron al la perforte forviŝita riĉa kulturo de la nordeŭropaj judoj.

Dum la jaro 1984 li kun la aktorino Esther Ofarim ludis ĉefrolon en la teatraĵo "Getto" de Jehoŝua Sobol, kio tre diskonatigis lin kaj lian unikan klarnetan voĉon. Inter la verkoj koncerte soliste prezentitaj de li krom Klezmer-muzikaĵoj estas verkoj de George Gershwin, Tango-muziko el Argentino kaj ekde la komenco de la 21-a jarcento pli kaj pli simfonia muziko de nuntempaj israelaj komponistoj (ekzemple Ora Bat ĤaimBeti Olivero). Krome li kompreneble regas la klasikan porklarnetan verkaron kiel ekzemple la klarnetan koncerton de Wolfgang Amadeus Mozart). Kun la orgenisto Matthias Eisenberg li ekde la jaro 2002 plurfoje jare koncerte turneas.

Lia tipa klarneta muziko vivigis la germanajn filmojn „Jenseits der Stille“ de Caroline Link kaj „Comedian Harmonists“ de Joseph Vilsmaier, kaj - kune kun la juda violonisto Itzhak Perlman - la usonan filmon „Schindler's List“ de Steven Spielberg – lia muziko el la laste menciita filmo gajnis la Oscar-premion de tiu kategorio. La muzikteatra verko „Nothing But Music“ el la jaro 2005 rakontas pri la stacioj de lia eventoplena vivo.

Dum la Monda Junulara Tago 2005 de la katolika eklezio en Kolonjo Giora Feidman koncertis antaŭ 800.000 aŭskultantoj, inter ili la papo Benedikto la 16-a. Liaj konstantaj penoj pri interkompreniĝo inter germanaj kaj alilingvaj judoj unuflanke kaj nejudaj germanlingvanoj aliflanke (kaj ateistoj kaj kristanoj, sed ankaŭ islamaj enmigrintoj) konsidereblas elstaraj.

Diskografio redakti

 
jen pluraj specoj de klarnetoj el la kolekto de Giora Feidman - plej dekstre basa
  • 1982: The Incredible Clarinet
  • 1987: The Singing Clarinet
  • 1990: The Magic of the Klezmer
  • 1990: Clarinetango
  • 1991: Viva el Klezmer
  • 1991: Gershwin and The Klezmer
  • 1992: The Dance of Joy
  • 1993: Klassic Klezmer
  • 1993: Der Rattenfänger
  • 1993: Concert for the Klezmer
  • 1994: Feidman in Jerusalem
  • 1995: Klezmer Chamber Music
  • 1995: The Soul Chai (die Seele lebt)
  • 1995: The Incredible Clarinet
  • 1996: To You!
  • 1996: Clarinetango
  • 1996: Rabbi Chaim's Dance
  • 1996: Schelomo/Bakashot
  • 1997: Klezmer Celebration
  • 1997: Silence and Beyond
  • 1997: Feidman in Bayreuth: Lilith: Neun Gesänge der dunklen Liebe
  • 1997: Feidman and the Arditti String Quartet: Der Golem
  • 1998: Feidman and the Israel Camerata
  • 1998: Feidman und Katja Beer: Schubert und jiddische Lieder
  • 1999: Journey
  • 1999: Feidman - And the Angels Sing
 
la muzikisto pozanta antaŭ koncerto januare 2007 en Bad Nauheim (Germanio)
  • 2000: Giora Feidman - Klezmer and more
  • 2000: Giora Feidman - Rhapsody
  • 2000: To Giora Feidman - your Klezmer Friends
  • 2000: The Art Of Klezmer
  • 2001: TanGoKlezmer
  • 2002: Feidman – Dancing in the Field
  • 2002: Feidman plays Piazzolla
  • 2003: Love – Feidman plays Ora Bat Chaim
  • 2003: Feidman + Eisenberg Live in St. Severin / Keitum / Sylt
  • 2003: Feidman plays Mozart and more
  • 2004: Ewigkeit dringt in die Zeit
  • 2005: SAFED - Feidman and the Safed Chamber Orchestra
  • 2005: Feidman and Eisenberg - Live at St. Severin
  • 2005: Wenn du singst, wie kannst du hassen?
  • 2006: KlezMundo
  • 2007: Klezmer in the Galilee
  • 2006: Crossing Borders
  • 2008: The Spirit of Klezmer

Eksteraj ligiloj redakti