Giorgio Anselmi estis itala poeto, humanisto kaj filologo, li estis filo de Giorgio Anselmi (1386-1449) itala kuracisto kaj erudiciulo, studis la latinan kaj la grekan kaj interesiĝis pri filozofio kaj medicino, konservante amikecon kun Francesco Mario Grapaldo (1460-1515), Taddeo Ugoleto (1448-1513) kaj Francesco Carpesano (04.10.1451-06.09.1528). Aktive partoprenis en la politika vivo de Parma kaj, en 1494, dum la invado de Karlo la 8-a (1470-1498) li estis devigata fuĝi kune kun sia tuta familio.[1]

Giorgio Anselmi
(1459-1528)
"Libro del peregrino", verko de Giorgio Anselmo, eldonita en 1526.
"Libro del peregrino", verko de Giorgio Anselmo, eldonita en 1526.
Persona informo
Naskiĝo 1459
en Parma, Italio
Morto 1528
en Parma, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post kiam la paco revenis, li povis reveni al la grandurbo, pasigante, aliflanke, la plej grandan parton de sia tempo en la bienoj kiujn li posedis en la Parma areo aŭ en la vilao de Breŝelo, kie li kutime retiriĝis por studi. La militaj eventoj, kiuj ankoraŭ ĝenis la regionon dum la pontifikado de Klemento la 7-a, ne malemigis lin de ĉi tiu nova vivo. Honorita de la estimo de konataj verkistoj, inkluzive de Isidoro Chiari (1495-1555), episkopo de Folinjo, Teofilo Folengo (kiu dediĉis al li bizaran akrostikon) kaj Andrea Navagero, sendita al Parmo (1523) kiel oratoro de la Venecia Respubliko, sed Andreo mortis en 1528, viktimo de la terura pesto, kiu tiam ruinigis tiujn terojn.

En la klimato de pasiaj humanismaj studoj kiuj prosperis en Parmo, la latinaj poemoj de Anselmo (odoj kaj anakreonaĵoj) malkaŝas saĝan regadon de la klasika literaturo, diskreta tekniko pri traktado de latinaj versoj, al kiu tamen mankas la kapablo esprimi la varian gamon de psikologia enhavo, tial la monotonecon senteblan en multaj liaj komponaĵoj. El tiuj rimarkinda elekto estas enhavita en "Delitiae Italorum Poetarum, Huius superiorisque aevi illustrium", eldonita de Ranutio Ghero.

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti