Giorgio Napolitano

11-a prezidento de Italio

Giorgio Napolitano [ĝorĝo napolita:no] (naskiĝis la 29-an de junio 1925 en Napolo) estas itala politikisto kaj la emerita Prezidento de la Itala Respubliko.

Giorgio Napolitano
Giorgio Napolitano.jpg
Persona informo
Giorgio Napolitano
Naskonomo Giorgio Napolitano
Naskiĝo 29-a de junio 1925
en Napolo
Religio senreligieco [#]
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco Italio [#]
Alma mater Universitato de Napolo • L.Clas.Umberto I-Napoli- [#]
Partio Partio de la Maldekstraj Demokratoj ĝis 2006, poste Nepartiano
Subskribo Giorgio Napolitano
Familio
Edz(in)o Clio Maria Bittoni
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo [#]
11-a Prezidento de la Itala Respubliko
Dum 2006 –
Antaŭulo Carlo Azeglio Ciampi
Sekvanto Sergio Mattarella
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis elektita deputito unuafoje en 1953 en la sino de la tiama Itala Komunista Partio kaj estis plurfoje reelektita.

Inter 1969 kaj 1975, li okupiĝis ĉefe pri la kulturaj aferoj en la partio. Lia libro Intervista sul PCI ("Intervjuo pri la PCI") kun Eric Hobsbawm (1975) estis granda sukceso, kaj estis publikigita en pli ol 10 landoj.

De 1989 ĝis 1992 li estis deputito en la Eŭropa Parlamento, kaj poste estis prezidanto de la Ĉambro de Deputitaro de Italio. En 1996, Napolitano estis ministro de Internaj Aferoj en la registaro de Romano Prodi. Poste li estis denove parlamentano, en la nun nomata Partio de la Maldekstraj Demokratoj. La 23-an de septembro 2005 li estis nomumita dumviva senatano.

Li estis elektita kiel la 11-a Prezidento de la Respubliko la 10-an de majo 2006, kaj prenis oficon la 15-an de majo. En 2013, pro la persisto de la Demokrata Partio, de la Popolo de Libereco kaj de Civitana Elekto, li estis reelektita por nova oficperiodo. Tio estas la unua okazo en la itala respublika historio.

Nomumita ĉefministrojRedakti