Giotto
Giotto di Bondone [ĜOTo di bonDOne] (1267 – 8-a de januaro, 1337), komune nomata Giotto, estis itala pentristo en Florenco. Li estis la unua genia pentristo de la Renesanco. Li pentris sen la scioj pri perspektivo kaj anatomio, kiujn havis la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton de la bizanca stilo de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Giotto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo ĉiam estis religia.
Giotto | |
---|---|
![]() Statuo pri Giotto, proksime al la Galerio de Uffizi en Florenco | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1267 en Vicchio |
Morto | 8-an de januaro 1337 (70-jara) en Florenco |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco • Italio |
Familio | |
Patro | Bondone |
Infanoj | 8 |
Okupo | |
Okupo | pentristo • arkitekto • skulptisto • goatherd |
Verkoj | Scrovegni Chapel Saint Stephen Giotto's Campanile Giotto's O |
Li plejparte pentris freskojn por preĝejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de sanktuloj kristanaj – Sankta Francisko de Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple, La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj La Ĉieliro estas el lia bildaro pri Jesuo Kristo.
Giotto estis studento de Cimabue. Multaj imitis Giotto-n, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin ĝis la 15-a jarcento, kiam Masaccio teknike pludisvolvis la stilon de Giotto.
Giotto ankaŭ estis arkitekto kaj planis la faman kampanilon de Florenco en 1334.
Dante Alighieri estis lia amiko.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.italyguides.it/it/firenze/interno_torre_di_giotto.htm La Turo de Giotto en Florenco
- http://www.cappelladegliscrovegni.it/ La Kapelo degli Scrovegni en Padovo