Giovanni Antonio Scopoli

Conte Giovanni Antonio Scopoli, ankaŭ Johann Anton Scopoli (n. 13-an de junio 1723 en Cavalese, Tirolo; m. 8-an de majo 1788 en Pavia) estis aŭstra kuracisto kaj naturesploristo.

Giovanni Antonio Scopoli
Persona informo
Giovanni Antonio Scopoli
Naskiĝo 3-an de junio 1723 (1723-06-03)
en Cavalese
Morto 8-an de majo 1788 (1788-05-08) (64-jaraĝa)
en Pavio
Lingvoj latinaitalagermana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio • Episkoplando Trentio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Memorigilo Giovanni Antonio Scopoli
Profesio
Okupo botanikisto • filikisto • kemiistozoologo • ornitologo • kuracistobiologo • lepidopterologio • araneologo • fungosciencisto • geologo • universitata instruisto • natursciencisto vd
Laborkampo plantoscienco • natural science • mineralogioentomologiomedicino vd
Aktiva en Banská ŠtiavnicaPavioCavaleseVenecioIdrijaIdrija vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Flora carniolica" verko publikigita en 1760.

Li vivis en la Habsburga Imperio, sed agadis ankaŭ en aliaj landoj. Li vizitis mezlernejon en Hall, poste en Trento. Li studis en Innsbruck kaj diplomiĝis en 1743 (20-jara) pri kuracado. Post tio li praktikis en Trento, Venecio, Seckau.

Li kuracis en kortega servo en Idrija kiel kuracisto en la plumbominejoj. Ekde 1763 instruis en la loka minada-fandada lernejo kaj verkis latine (laŭ la tieaj spertoj: De Hydrargyro Idriensi tentamina physico-chymico-medica.).

Ekde 1769 instruis li kiel profesoro pri mineralogio kaj metalurgio en la minada Akademio de Selmec. Ekde 1777 li laboris en la Universitato de Pavia, kie ĝis lia morto instruis kemion kaj biologion.

La alkaloido skopolamino memorigas pri li. Post sia ennobeligo, Karolo Lineo plue instruis kaj verkis. Lia reputacio estis etenda tra la tuta mondo, kaj li korespondis kun multaj diversaj homoj. Ekzemple, la carino Katerina la 2-a de Rusio sendis al li semojn el sia lando.[1] Li korespondis ankaŭ kun Giovanni Antonio Scopoli, "la Lineo de la Aŭstria Imperio", kiu estis tiam doktoro kaj botanikisto en Idrija, Duklando de Karniolo (nune en Slovenio).[2] Scopoli komunikis ĉiujn siajn trovojn kaj priskribojn (ekzemple de proteo kaj de gliro, nome du malgrandaj animaloj ĝis tiam nekonatajn de Lineo). Lineo ege respektis lin kaj montris grandan intereson en lia verko. Li nomigis genron de solanacoj, Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo. Pro la granda distanco, ili neniam renkontis.[3][4]

En la botanikaj verkoj, oni mencias la de li priskribitajn plantojn kun Scop..

Verkoj redakti

  • De affectibus animi dissertatio physico-medica. Trient 1753.
  • Flora Carniolica. Edler von Trattner, Wien 1760. (Pri plantaro de Karintio). vol.1 rete: http://num-scd-ulp.u-strasbg.fr:8080/236/ Arkivigite je 2011-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Entomologica carniolica. Edler von Trattner, Wien 1763. (prezento de amaso de nov-priskribitaj insektoj kaj aliaj organismoj)
  • Annus I-V historico-naturalis. Hilscher, Leipzig 1769-72. (priskribo de birdoj)
  • Einleitung zur Kenntniß und Gebrauch der Fossilien. Riga 1769.
  • Bemerkungen aus der Naturgeschichte. Leipzig 1770.
  • Abhandlung vom Kohlenbrennen. Wien 1771.
  • De Hydrargyro Idriensi tentamina physico-chymico-medica. Jena, Leipzig 1771.
  • Preis-Schrift über die Frage von den Ursachen des Mangels an Dünger in Görtz und Gradiska. Wien 1771.
  • Dissertationes ad scientiam naturalem pertinentes. Gerle, Prag 1772.
  • Principia mineralogiæ systematicæ et practicæ succincte exhibentia structuram telluris. Gerle, Prag 1772.
  • Crystallographia Hungarica. Gerle, Prag 1776.
  • Fundamenta chemicae praelectionibus publicis accomodata. Gerle, Prag 1777.
  • Introductio ad historiam naturalem. Gerle, Prag 1777. (listigo de kontaj genroj kaj specioj de la mondo)
  • Principi di mineralogia. Venedig 1778.
  • Fundamenta botanica. Wappler, Pavia, Wien 1783-86.
  • Anfangsgründe der Metallurgie. Moeßle, Schwan & Götz, Wien, Mannheim 1786-89.
  • Deliciae Flora et Fauna Insubricae. Salvatoris, Pavia 1786-88. (prezento de ankaŭ tropikaj animaloj)
  • Elementi di chimica e di farmacia. Pavia 1786.
  • Physikalisch-chemische Abhandlung vom Idrianischen Quecksilber und Vitriol. Lindauer, München 1786.
  • Abhandlung von den Bienen und ihrer Pflege. Wien 1787.

Notoj redakti

  1. Uppsala University, Linné Online, anglalingva versio
  2. Soban, Branko, "A Living Bond between Idrija and Uppsala". Kontrolita 4a Aprilo 2012.
  3. Soban, Branko. A Living Bond between Idrija and Uppsala. Slovenija.svet. Slovene Emigrant Association (Januaro 2005). Alirita 2007-12-01.
  4. Scopoli, Giovanni Antonio. Joannes A. Scopoli-Carl Linnaeus. Dopisovanje/Correspondence 1760–1775, ed. Darinka Soban. Slovenian Natural history society.

Literaturo redakti

  • Fabi, A.: Giovanni Scopoli e Maurizio Bufalini. Bologna 1990.
  • Violani, C.: Giovanni Antonio Scopoli, 1723-1788. Como 1988.
  • Petkovšek, V.: J.A.Scopoli, njegovo življenje in delo v slovenskem prostoru. J.A.Scopoli, sein Leben und Werk im slowenischen Raum. in Razprave. vol. 20/2. Ljubljana 1977.
  • Maironi Daponte, G.: Elogio storico del Signor Gio. Ant. Scopoli. Sonzogni, Bergamo 1811.