Giovanni Argenterio

Giovanni Argenterio (1513-1572) estis itala kuracisto kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri Medicino. Li estis docento en la Universitatoj de Medicino de Pizo, Napolo, Torino kaj Mondovì. Li famiĝis pro sia medicina verko "De Morbis", publikigita en 1548. Estis liaj lernantoj Reiner Solenander (1524-1601), Guillaume Rondelet (1507-1566) kaj Laŭrenco Ĵubero (1529-1583). Li kromnomis Leonhart Fuchs-on (1501-1566) "la gramatikiston de Tubingeno".

Johano Arĝenterjo
(1513-1572)
Libros des morbis, eldono publikigita en 1592.
Libros des morbis, eldono publikigita en 1592.
Persona informo
Naskiĝo 1513
en Castelnuovo d'Asti ,  Italio
Morto 13-a de majo 1572
en Torino,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Napolo
Universitato de Torino
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la 22-a de junio 1534 li ricevis sian doktorecon en la Universidade de Parizo. Iom poste, li ekaktivis kiel kuracisto en Liono, venigita al tiu urbo dank'al sia kuracista frato Bartolomeo Arĝenterjo.

En 1540 li translokiĝis al Antverpeno kaj tie li plenumis sian karieron ĝis 1543, ĉar, antaŭita de sia reputacio kiel praktikanto, li decidis revenis al Italio, invitata de la kardinalo Niccolò Gaddi, episkopo de Fermo. En Venecio, li gastis sin ĉe la florenca nobelo Pietro Carnesecchi (1508-1567), el kies amikeco li ricevis, en1543, postenon kiel profesoro pri teoria medicino en la Studio de Pizo, sub la konfido de Kozimo la 1-a de Mediĉo. En 1548, li translokiĝis al la katedro pri praktika medicino, tamen, en 1555, maltrankvila pro la milito de Sieno kiu priokupis la Toskanion, li akceptis postenon por instrui en Napolo, rezignante al samtempa invito por la Universitato de Torino.

En 1560, Emanuelo Filiberto (1528-1580) oferas al li la katedron pri ordinara teoria medicino en la Studio de Mondovì, kiu tiuepoke estis ĵus kreita, kaj Arĝenterjo forlasis la sidejon en Napolo interŝanĝe de la eta piemonta universitato, celante starigi, kun la tuta agolibereco donita al li de la princo, novan medicinan lernejon. Tie li transprenis la katedron, post mallonga tempoperiodo en Romo por ricevi kelkajn lecionojn, en la 6-a de januaro 1561. En 1566, Emanuele Filiberto lin proponas la praktikan katedron pri medicino en Torino, kie li mortis en la 13-a de majo 1572.

Elektita verkaro redakti

 
Libros des morbis

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti