Giovanni Battista Gaulli

Giovanni Battista GAULLI (8-a de majo 1639 - 2a de aprilo 1709), konata ankaŭ laŭ la nomoj de Baciccio, Il BaciccioBaciccia (ĉiuj ĝenovaj karesnomoj por Giovanni Battista (Johano Baptisto)) estis itala baroka pentristo kun tendenco al rokoko. Li estas konata ĉefe pro sia fresko de volbo iluziisma, grandioza, influita de Gianlorenzo Bernini, en la preĝejo de Jesuo en Romo.

Giovanni Battista Gaulli
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1639 (1639-05-08)
en Ĝenovo
Morto 2-an de aprilo 1709 (1709-04-02) (69-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • fresco painter
Verkoj Conversion of Paul
The Sermon of St. John the Baptist
A Blessed Abbess Receiving the Host from the Hands of Christ
vdr
La Adorado de la Sankta Nomo de Jesuo, en la plafono de la navo de la preĝejo de Jesuo en Romo.

Meze de la 17a jarcento en Ĝenovo estis multaj artistoj kaj pentrristoj, inter kiuj multaj eksterlandanoj, kiel Petro Paŭlo Rubens kaj Antoon van Dyck, kiuj laboris en Ĝenovo dum jaroj. Baciccio influiĝis el ili kaj de aliaj lokanoj kiel Valerio Castello, Giovanni Benedetto Castiglione, kaj Bernardo Strozzi.

Baldaŭ tamen li translokiĝis al Romo, kie laboris,plej elstare en la preĝejo de Jesuo. En 1662, li estis akceptita en la Akademio de Sankta Luko de pentristoj, kie li plenumos kelkajn postenojn. Venontjare, li ricevis sian unuan publikan mendon por retablo, en la preĝejo de San Rocco, Romo. Li ricevis ankaŭ multajn privatajn mendojn por mitologiaj kaj religiaj verkoj.

Bibliografio redakti

  • Gombrich, E. H. The Story of Art.
  • Haskell, Francis (1980). Patrons and Painters: Art and Society in Baroque Italy. Yale University Press. pp. 80-85.
  • Soprani, Raffaello (1769). Carlo Giuseppe Ratti, ed. Delle vite de' pittori, scultori, ed architetti genovesi; Tomo secundo scritto da Carlo Giuseppe Ratti. Stamperia Casamara in Genoa, dalle Cinque Lampadi, con licenza de Superiori; Ciferecigita de Googlebooks el kopio de Oxford University 2an de Feb, 2007. pp. 74-90.
  • Wittkower, Rudolf (1980). Pelican History of Art, ed. Art and Architecture Italy, 1600-1750. Penguin Books.