Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellini

Giovanni Bellini (Johano), konata ankaŭ per la kromnomo Giambellino (Venecio, ĉirkaŭ 1433 - Venecio, 1516[1]) estis pentristo de la itala Quattrocento. Probable li estas la plej konata membro de familio de pentristoj veneciaj kiuj inkludis lian patron Jacopo, lian fraton Gentile (kiu estis pli alte estimata ol Giovanni dum sia vivo, kvankam la inverso validas hodiaŭ) kaj lian bofraton Andrea Mantegna. Estas konsiderata artisto kiu revolucigis la venecian skolon, progresigante ĝin al stilo pli sentiva kaj kolorema. Danke al uzado de hela oleo kaj malrapida sekigado, Giovanni kreis intensajn kaj riĉajn nuancojn kaj detalajn ombrojn. Lia luksa koloraro kaj la fluaj pejzaĝoj kun hela atmosfero ege efikis sur la skolo de venecia pentrarto, ĉefe ĉe liaj disĉiplo Giorgione kaj Tiziano.

Giovanni Bellini
Persona informo
Aliaj nomoj Giambellino
Naskiĝo 1-an de januaro 1430 (1430-01-01)
en Venecio,  Venecia respubliko
Morto 29-an de novembro 1516 (1516-11-29) (86-jaraĝa)
en Venecio,  Venecia respubliko
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Jacopo Bellini
Frat(in)oj Gentile Bellini • Nicolosia Bellini
Parencoj Andrea Mantegna
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • desegnisto
Verkoj Drunkenness of Noah
The Clemency of Scipio
Allegories
vdr
Giovanni Bellini. memportreto

Biografio redakti

 
Allegoria sacra (1490; Muzeo Uffizi de Florenco).

Giovanni Bellini naskiĝis en Venecio, kvankam oni ne konas la precizan daton de lia nasko. Estis filo de riĉa artisto venecia, nome Jacopo Bellini. Vasari asertas, ke li mortiĝis 90jaraĝa en 1516, tio estas naskiĝinto en 1426. Sed tiu historiisto florenca faris tiajn erarojn pri artistoj kiujn li ne konis, kaj tion kontraŭdiras dokumento de la testamento de la patrino de Bellini, nome markia Anna Rinversi, redaktita okaze de ŝia unua nasko, en 1429. Ne certas ĉu li estas la plej aĝa de la familio aŭ ne: la tiutempaj fontoj parolas ĉiam pri Gentile pli aĝa ol Giovanni, kaj eĉ lia fratino Nicolosia (kiu poste edziniĝis al Andrea Mantegna) aŭ eĉ kvara frato, Niccolò, malkovrita nur en 1985 de Meyer Zu Capellen. La naskodato de Giovanni ne estus tiele en la 1420-aj jaroj sed, almenaŭ, ĉirkaŭ 1432-1433, se ne eĉ pli malfrue.

Krome estas la afero pri lia leĝitimeco. Normale oni konsideras lin eksterleĝa filo, naskita el la patro ekster la geedzoj nome kun alia virino, aŭ de geedziĝo antaŭa al tiu de Anna, baze sur la dokumento de la testamento de Anna Rinversi de novembro de 1471, kiam, jam vidvino de Jacopo, decidas, ke ŝiaj havaĵoj pasu al Niccolò, Gentile kaj Nicolosia. Ĉar ŝi ne mencias na Giovanni, Fiocco (1909) konsideris, ke tio certigis ke lia patrino estis alia. Tiun tezon ne apogiĝas sur alia pruvo kaj la posta kritikaro estis zorga tiurilate.

Ekkariero redakti

Li kreskiĝis ĉe la patro, en kies ateliero li iniciatis al la metio, kun siaj fratoj Gentile kaj Niccolò. La ekoj de Giovanni en arto estis necertaj kaj devas situiĝi en la jaroj 1445-1450, sed oni konas neniun verkon de la artisto atribuita unuanime al tiu periodo. Eble Sankta Hieronimo de la Instituto Barber de Birmingham kaj Krucumo de la Muzeo Poldi Pezzoli. La plej ĵusa kritikaro, tamen, atribuas tiujn verkoj al la ĝenra produktado venecia de la unua duono de la 15a jarcento.

Ĝis preskaŭ aĝo de tridek jaroj lia pentrarto estas dominata de profunda sento religia kaj patoso. Liaj tiuepokaj pentraĵoj estas ĉiuj faritaj laŭ la antikva metodo de la tempero. Lia verkaro sekvis la ekzemplon de la patra ateliero kaj de tiu de la familio Vivarini, nome la du plej gravaj pentrejoj de la tiama Venecio. Por trovi unuan mencion certan pri Giovanni, oni iru al dokumento de 9-a de aprilo de 1459, Kiam li atestis kiel loĝanto en San Lio.

 
Giovanni Bellini, Prezento en la Templo
 
Andrea Mantegna, Prezento en la Templo

La fruaj verkoj de Giovanni ofte rilatiĝis laŭ kompono kaj stile, kun tiuj de Andrea Mantegna (14311506), kiu iĝis lia bofarto en 1453. Al tiu influo aldoniĝas tiu de Ansuino da Forlì, kun krutaj kaj aspraj formoj, kiu poste dolĉiĝos iom post iom, kaj detala komponstilon de la elementoj. Inter la unuaj verkoj kiuj prezentans tiujn karakterojn troviĝas la du pentraĵoj La krucumo (ĉ. 1455) kaj La transfiguro (ĉ. 1455-1460) kiuj troviĝas en la Muzeo Correr de Venecio. La figuroj estas kaj milde kaj akre esprimivaj, la anatomio osteca, la pejzaĝo ampleksa sed kun detaloj, kun linioj kaj sekaj kaj "rokecaj".

La rilato kun Mantegna klare videblas kiam oni komparas similajn verkojn, aŭ foje eĉ de identa kompono. Ekzemple Kristo en la Monto de la Olivarboj de la Nacia Galerio de Londono (ĉ. 1459), simila al Preĝado ĉe la horto (Mantegna, Londono) de Mantegna en la sama muzeo (ĉ. 1455). Ambaŭ derivas de dizajno de Jacopo Bellini el lia skiza kajero nuntempe en Londono. Ambaŭ kunhavas klaran kaj rarecan atmosferon, kun pejzaĝo rokeca ka sekega, kaj tro malflua dezajno. En la verko de Bellini, tamen, la koloroj estas malpli malhelaj kaj emajlecaj, pli naturaj kaj malpli "ŝtonecaj", kaj la formoj estas dolĉigitaj de kurvaj linioj, kiel la polurita "rokkuzeno" sur kiu Jesuo surgenuiĝas.

Eĉ pli evidenta estas la komparo inter la du Prezentoj en la Templo (ĉ. 1455-1460), pli antikva tiu de Mantegna ol tiu de Bellini. Ili havas samajn komponojn kaj rolulojn: la Virgulino kaj la Infano apogitaj sur marmora marko unuarange, kaj maljuna sacerdoto venas preni la infanon dum Jozefo, duarange kaj duonkaŝe, rigardas la scenon fronte. En la tolaĵo de Mantegna la marko, necesa rimedo por la kutimaj eksperimentoj de "rompo" spaca al la spektanto, ĉirkaŭas la tutan pentraĵon, kun du flankaj figuroj, eble memportreto kaj portreto de lia edzino Nicolosia, kun negranda koloraro, kiu ŝajnigas la rolulojn sekaj kaj solidaj kiel rokstatuoj. En la Prezento de Bellini estas du pliaj figuroj, inklude laim memportreton. Organizas la grupon alimaniere, kiel malgranda homamaso; la kornico iĝis nur malsupra apogilo pli malpeza, kiu izoligas la figurojn malpli rilate al spektanto, kaj la koloroj, ĉefe blankaj kaj ruĝaj, prezentiĝas plir dolĉe kaj nature.

Dipatrinoj kun Infano kaj Piecoj redakti

 
Pieco: Kristo mortinta kaj eltenita de la Virgulino kaj Sankta Johano, 1460; tempero sur ligno; Pinakoteko Brera, Milano.

Ĉirkaŭ 1460 Giovanni ekis serion de Dipatrinoj kun Infano, kio karakteris kiel temo lian tutan karieron. Temas pri malgrandaj aŭ mezgrandaj pentraĵoj dediĉitaj al privata adorado, abundega en la produktado venecia de la 15a jarcento. Menciindas la Virgulinon kun Infano de la Muzeo Malaspina de Pavio, tiu de Filadelfio, la Virgulino Lehman en Novjorko kaj la nomata Virgulino greka de la Pinakoteko Brera en Milano.

En tiuj verkoj kunigas influoj ege variaj kaj vivantaj en Venecio, danke al ties komercan agado: bizancaj kiel ĉe la ikona fikseco de la diaĵoj, kaj flandraj, pro ĝis atento analiza al detalo. Krome Giovanni influiĝis de la toskana soko disvastigita en Veneto tiam pro la estado dum jaroj de Donatello en Padovo (1443-1453) kaj la ekzemplo de Andrea Mantegna (14311506), lia bofrato ekde 1453, kun kiu kreiĝis intensa rilato de persona kaj arta interŝanĝo.

La unua produktado de Bellini ĉiukaze havas ankaŭ proprajn karakterojn el dolĉa ligo inter la patrino kaj la filo per rilato de profunda patoso.[2] La kompono venas el ikonoj kaj bizancaj kaj kretaj, foje ege fidele. Sed radikale li konvertis tiajn stereotipojn nemoveblajn en figuroj vivantaj kaj poeziaj, kapablaj starigi rilaton intiman kun la spektantoj.

Li dediĉis sin tiuepoke ankaŭ al la temo de la Pietà (pieco), arta reprezento de Kristo mortinta eltenita de la Dipatrino. Li faris ĝin per diferenca stilo kaj iome pli persona, kun malpli dureco ĉe la konturoj kaj pli ampleksa traktado de la formoj kaj de la vestaĵoj, sed sen mildigi la intensecon de la religia sento. Ankaŭ tiuj pentraĵoj inspiriĝis en modeloj bizancaj: la imago pietatis (pieca bildo). La prototipoj de la serio estas la Pieco de la Akademio Karara de Bergamo kaj tiu de la Muzeo Poldi Pezzoli, kiuj datas el la 1450-aj jaroj kaj 1460-aj jaroj; sekvis la Kristo mortinta eltenita de du anĝeloj de la Muzeo Correr, kun influoj de Mategna, la fama Pieco de la Pinakoteko Brera (ĉ. 1465-1470) kaj tiu de Rimini (ĉ. 1474).

Matureco redakti

 
Portreto de la doĝo Leonardo Lordan el 1501
 
La pentraĵo de Bellini "Virino Rigardanta en la Spegulo"; Pentrita kiam li estis 85-jara.

El 1464 al 1470 Giovanni kunlaboris en la ateliero de sia patro por kvar grandaj triopaĵoj por la ĵus rekonstruita preĝejo de Sankta Maria de la Karitato en Venecio. Temas pri triopaĵoj dediĉitaj al Sankta Laŭrenco, Sankta Sebastiano, al la Virgulino Maria kaj al la Kristnasko, kiu estis malmuntitaj kaj rekomponitaj en la epoko napoleona antaŭ eniri en la Galerio de la Akademio de Venecio, atribuitaj al la Vivarini, kie ili troviĝas nuntempe. Temas pri gravaj verkoj, sed lastatempe atribuitaj al aliaj pentristoj, dum la ĝenerala projekto estas verko de Jacopo Bellini. Inter la kvar, la plej certe persona de Giovanni estas la Triopaĵo de Sankta Sebastiano.

La portreto de la doĝo Leonardo Loredan redakti

En la portreto de la doĝo Leonardo Loredan de 1501, Bellini renovigis la stilon de pentrado de portretoj, desegnante la temon de la portreto, kiun li rigardas rekte ĉe la fronto, kaj ne en la profilo kiel antaŭe estis akceptita. Ĉi tio konformas al la provo imiti skulptaĵojn de la supra parto de la korpo (busto), kiuj tiam estis akceptitaj (inspiritaj de romia skulptarto). Ĉi tiu portreto alportis al Giovanni multe da reklamado kaj igis ĝin ege populara en Venecio.

La portreto prezentas Loredan vestitan per siaj ceremoniaj oficejaj vestaĵoj, kaj sur lia kapo la kornon, la kronon de la doĝo. Loredan identigeblas per sia simileco en portreto al sia portreto en aliaj pentraĵoj pentritaj dum sia permanenta ofico.

La subskribo sur la foto estas: IOANNES BELLINVS, la nomo de Bellini en la latina.

La poliptiko de Sankta Vincento Ferrer redakti

La Triopaĵo de Sankta Sebastiano estas konsiderata speco de ĝenerala skizo por sia unua granda verko kiel pentristo, nome la Poliptiko de Sankta Vincento Ferrer (1464-1468). Ĝi estis pentrita por la samnoma kapelo de la Baziliko de Sankta Zanipolo en Venecio. Li pentris naŭ erojn disponitajn en tri pentraroj, sur kiu estis kiel krono ankaŭ luneto kun Dia Patro.

Karakteras la grando de la figuroj, la emfazo kaj de anatomio kaj de vestaĵoj, la genia uzado de la lumo kiu radias ekde la malsupra parto al kelkaj detaloj, kiaj la vizaĝo de Sankta Kristoforo. La spaco estas dominata de la malproksima pejzaĝo sur la fono kaj la profundo laŭ perspektivo sugestita de malmultaj elementoj, kiaj la skizaj sagoj de Sankta Sebastiano aŭ la longa orbastono de Sankta Kristoforo.

En 1470 Giovanni ricevis sian unuan nomumon por labori kun sia frato kaj aliaj artistoj en la Scuola Grande di San Marco, kie inter aliaj mendoj oni petis al li pentri Diluvon kun la arkeo de Noah. Ne survivis verko el tiu tipo. Perdiĝis plej el la grandaj publikaj mendoj de Giovanni. Estis fama retablo pentrita tempere por kapelo en la Baziliko de Sankta Johano kaj Sankta Paŭlo, kiu malaperis dum incendio en la jaro 1867, kun Sankta Petro martiro de Tiziano kaj Krucumo de Tintoretto.

 
Transfigurado de Kristo, ĉirkaŭ 1487; oleo sur ligno; Muzeo de Capodimonte, Napolo.
 
La Retablo de Pesaro, centra ero

La Retablo de Pesaro redakti

La fama retablo dediĉita al la Kronigo de la Virgulino, eble de 1475, ([2] Arkivigite je 2009-07-01 per la retarkivo Wayback Machine), farita por la Preĝejo de Sankta Francisko de Pesaro kaj nun en la loka municipa muzeo, portis la influon de Bellini al pentristoj kiuj ne estis veneciaj, kiaj Marco Palmezzano, de Forlí. En tiu verko videblas influo de Piero della Francesca: Giovanni Bellini malproksimiĝis el la patra stilo kaj superas restaĵojn de la malfrua gotiko. Per tiu retablo atingis Giovanni sian stilon maturan kaj tute renesanca kun la formo rektangula, kronita origine de Pieco kiu nun troviĝas en la Vatikana Pinacoteko. La granda centra ero montras Kronigo de la Virgulino kaj markas atingon de nova ekvilibro, kie la influo de Mantegna rezultas sublimitaj de hela lumo je stilo de Piero della Francesca. La komponmaniero sekvas la skemojn de kelkaj monumentoj funebraj de la epoko, sed registras ankaŭ la eksterordinaran inventon de la pentraĵo ene de la pentraĵo, kun la dors-apogilo de la trono de Jesuo kaj Maria kiu malfermiĝas kiel kornico, enmarkante pejzaĝon kvazaŭ redukton, laŭ dimensioj, lumo kaj stilo, de la sama retablo en la interno de si mem. Tie ĉi unuiĝas ankaŭ la unuaj influoj de Antonello da Messina, kiu estis alveninta al Venecio en 1475, kaj enkondukis en la urbon la uzadon de la oleo-pentrado, la emon al detalo de flandra deveno kaj la itala sento de la formo kaj de la unuigita kompono, same kiel de la hegemonio de la lumo.

Notoj redakti

  1. La preciza dato de lia morto estas nekonata, sed oni scias, ke li jam estis mortinta la 29an de novembro de 1516 - [1]
  2. Olivari, cit., paĝo 408.