Giovanni GRONCHI (naskiĝinta en la 10-a de septembro 1887 en Pontedera, mortinta en la 17-a de oktobro 1978 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1955-62.

Giovanni Gronchi
Persona informo
Giovanni Gronchi
Naskonomo Giovanni Gronchi
Naskiĝo 10-an de septembro 1887 (1887-09-10)
en Pontedera
Morto 17-an de oktobro 1978 (1978-10-17) (91-jaraĝa)
en Romo
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo • Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia vd
Partio Itala kristan-demokrata partio vd
Subskribo Giovanni Gronchi
Memorigilo Giovanni Gronchi
Familio
Edz(in)o Carla Gronchi vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La maldekstra kristandemokrato el Italujo.

Vivo redakti

Li studis ĉe la universitato de Pisa kaj estris ekde 1919 la katolikajn sindikatojn. En 1919 li iĝis deputito parlamenta por la Popola partio (PPI) kiun li estis kunfondinta.

De 1922/23 li estis vicŝtatsekretario en la unua registaro de Benito Mussolini, kies movadon li forlasis en 1923. Tiam li estis forpelita kaj el la registaro kaj el la asembleo nacia.

Dum la Dua mondmilito Gronĉi estis eminentulo en la kontraŭfaŝisma rezistado. En 1943/44 li apartenis al la Nacia liberigkomitato kiel reprezentanto de la Itala kristan-demokrata partio (DC).

De 1944-46 li estis ministro pri industrio kaj komerco, en 1946 deputito en la konstitucidonanta asembleo kaj poste ĝis 1955 membro de la Ĉambro de la deputitoj (kiun li estris de 1948-55). De 1955-62 li estis prezidanto de la Respubliko, ekde 1962 senatoro dumvive.

Ene de la kristandemokratoj italaj li apartenis al la maldekstra alo.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio oficiala.