Giovanni da Procida

Giovanni da Procida (1210-1298) estis itala kuracisto, diplomato kaj partiano de Manfredi di Sicilia (1232-1266), la lasta suvereno el la Sicilia reĝlando. Li ĉiam restis fidela al la ŝvaboj, do ĉiam konspirante kontraŭ la anĵuoj. En Prago li serĉis favori la projektojn de Frederiko la 2-a, reĝo de Sicilio. Poste en Aragono, li estis sekretario de Jakobo la 1-a kaj lia filo Petro la 3-a, tenante kontaktojn kun Sicilio, Romo kaj Bizancio por ĉasi la anĵuanojn. En 1283, post la tumultoj de la Vespro, li restis in Sicilio, kaj iĝis kanceliero de la reĝlando kie li subtenis la siciliajn rajtojn apud la Roma kurio, favore al Jakobo la 1-a kaj poste al Frederiko de Aragono.[1]

Giovanni da Procida
(1210-1298)
Itala kuracisto, diplomato kaj unu el la protagonistoj de la Sicilia vespro.
Itala kuracisto, diplomato kaj unu el la protagonistoj de la Sicilia vespro.
Persona informo
Naskiĝo 1210
en Salerno, Italio
Morto 1298
en Romo, Italio
Ŝtataneco Kronlando de Aragono [#]
Alma mater Universitato de Salerno
Profesio
Profesio kuracistopolitikistodiplomato • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li studis en la "Medicina Lernejo de Salerno" kie li diplomiĝis kiel kuracisto. Li estis rimarkinda profesiulo por sia aĝo kaj li ricevis katedron en la universitato. Tiamaniere ke, li altiris la atenton de Frederiko la 2-a, patrono de la universitato, kaj li eventuale iĝis persona kuracisto de Frederiko kaj zorgis pri li ĝis lia morto.

Samtempe li estis persona kuracisco de la kardinalo Giovanni Orsini, estonta papo Nikolao la 3-a. Estinte rimarkita pro sia klereco kaj pragmatismo, li ascendis al la diplomatiaj rangoj de la ŝtaŭfa Sicilia reĝlando. Verdire, Giovanni da Procida estis Johano la 3-a el Procida, filo de Johano la 2-a el Procida kaj Clemenza Logoteta, el la familio de lordoj en la Insulo de Procida.

Principe, li estis konsilisto de Frederiko la 2-a kaj li estis komisiita pri la edukado de Manfredo (1232-1266), filo de Frederiko kaj estonta reĝo de Sicilio. Li estis favore al Manfredo ĝis lia malvenko en la "Batalo de Benevento", okazinta en la 26-a de februaro 1266. En tiu jaro, li iris al Viterbo kaj aranĝis la edziniĝon de sia filino al la napola gelfo, Bartolomeo Caracciolo, kaj tiam li servis kun la ŝtaŭfa blazono. Post la malvenko de la Ŝtaŭfanoj en Tagliacozzo, li fuĝis al Venecio.

Lia propraĵoj estis konfiskitaj de Karlo la 1-a kaj lia edzino kaj filino estis mistraktitaj aŭ seksperfortitaj de la franca kavaliro sendita por elpeli ilin kaj unu el liaj filoj murdita. En 1269 aŭ 1270 li estis en Germanio serĉe de subteno por restaŭrigi la Ŝtaŭfojn en la trono de Sicilio. Kvankam ekzistantaj legendo troigas la rolon de Giovanni da Procida en la tiamaj dramecaj politikepizodoj, la vero estas ke li troviĝis en la centro de la "vasta politika konspiro" subtenante la Ŝtaŭfan Domon, apogitan de la bizancanoj kaj iliaj ĝenovaj aliancanoj kaj kontraŭ Karlo de Anĵuo kaj la papo, lia aliancano.

Inter 1279 kaj 1280, Giovanni aŭ unu el liaj filoj laŭ lia peto, vojaĝis al Sicilio por instigi la malkontentulojn favore al la reĝo Petro la 3-a de Aragono, kaj el tie al Konstantinopolo por konkeri la apogon de la imperiestro Mikaelo la 8-a Paleologo (1223-1282). Mikaelo rifuzis helpi la aragonan reĝon sen la papa aprobo, kaj tiam diplomatiaj klopodoj turnis sin al Romo, kie li ricevis la permeson de la papo Nikolao la 3-a, kiu timis la ascendon de Karlo de Anĵuo en la Mezzogiorno.

Giovanni da Procida tiam revenis al Barcelono. La celo de tiuj vojaĝoj estis kunligi la bizancan oron kaj la ĝenovan helpon malantaŭ la aragonaj ambicioj en Sicilio. Pere de sekretaj diplomatiaj agadoj de Giovanni, estis establitaj la kondiĉoj por la ribelo de 1282 de la Siciliaj Vesproj, kiu detruis la invadan ŝiparon de Karlo (kiu unue celis rekuperi Konstantinopolon) kiu estis ankrita en Mesino, provizante la kondiĉojn por la sekureco de Konstantinopolo kaj la kapableco de Petro la 3-a rekuperi la insulon.

En la 2-a de februaro 1283, Petro, kiu estis invadinta Sicilion tuj post eksplodo de la Siciliaj Vesproj, nomumis Giovanni kiel la Grandan Kancelieron. Li estis metita sub la komando de la insulo kiam Petro iris al Francio por alpreni defion faritan de Karlo en tiu jaro. Ĉio tio ne malhelpis la jam aĝan diplomaton en lia freneza aktiveco ĉe la diversaj kortegoj de la Eŭropaj monarkoj. Kaj en unu el tiuj vojaĝoj li mortis, en Romo, aĝante 88 jarojn, en 1298. La heredaĵo de Giovanni da Procida estas diskutebla.

Dokumento skribita en 1290 laŭdas lin tre alte dum laŭ la gelfaj partianoj lin konsideras konspiranton kontraŭ la konstitucia aŭtoritato. Malgraŭ tio, lia reputacio iom rekapabliĝis kaj li estas konsiderata unu el la unuaj politikistoj kaj diplomatoj en la moderna senco de la vorto. Laŭ legendo, Giovanni da Procida estis sekrete en la 29-a de oktobro 1268, en Napolo dum ekzekutado de la juna Konradino (1252-1268), Duko de Ŝvabio. Oni diras ke Konradino sin ĵetis kontraŭ la homamason antaŭ sia ekzekuto.

 
La franca soldado Drueto estas morte trapikita per glavo. La defendo de la nobelulino estis la fajrero kiu donis originon al la ribelo konata kiel Sicilia vespro.

VerkoRedakti

  • Liber philosophorum moralium antiquorum, 1257

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti