Knabinoj kaj Tankoj

(Alidirektita el Girls und Panzer)

Knabinoj kaj Tankoj (angla-germane: Girls und Panzer, japane: ガールズ&パンツァー [Gāruzu ando Pancā]) estas japana mangao de Sajtanija Rjuiĉi, kiu unue aperas la 5-an de junio 2012. Poste en aŭgusto 2012 aperis mangao pri antaŭaj eventoj. Animeo, bazita sur la unua mangao aperis en oktobro 2012.

Knabinoj kaj Tankoj
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Originala titolo Girls und Panzer
ガールズ&パンツァー
[Gāruzu ando Pancā]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro komedio, lernejo, agfilmo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Sajtanija Rjuiĉi
Publikiginto Media Factory
Magazino Comic Flapper
Aperdatoj 5a de junio 2012 — nun
Volumoj 1
Mangao
Knabinoj kaj Tankoj: Malgranda armeo
Originala titolo Girls Und Panzer: Little Army
Aŭtoro Cuĉii
Publikiginto Media Factory
Magazino Comic Alive
Aperdatoj aŭgusto 2012 — nun
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Mizuŝima Cutomu
Studio(j) Actas
Produktisto(j) Sugijama Kijoŝi
Muziko Hamaguĉi Ŝiro
Televidaj retoj Tokyo MX
Aperdatoj 9a de oktobro 2012 — nun
Epizodoj 10+2
vdr

Titolo redakti

La titolo sur la librokovrilo de la mangao estas skribita ambaŭ japane (per katakanao) kaj per latinaj literoj. La latinlitera titolo konsistas de la angla vorto "girls" (knabinoj), la germana vorto "und" (kaj) kaj la vorto "panzer". La germana vorto "panzer" [pancer] signifas "tankon" kaj la angla vorto "panzer" [panse] signifas "tankojn" aŭ "tankaj armeoj".

Intrigo redakti

En la mondo de la rakonto estas speco de sporto por knabinoj, nomata "tankarto" (戦車道 [senŝa-dō]; laŭvorte: 戦車 [senŝa] — tanko, 道 [dō] — vojo)[1], kie lernantinoj batalas per tankoj. La ĉefa heroino Miho devenas el fama klano de tankartistoj. Ŝi decidas fini kun la tankarto kaj transiras al lernejo Oaraj (大洗 [Ooarai]), kie la tankarton oni jam longe ne praktikas. Tamen, ironie la lernejo samtempe decidas revivi la praktiko de tankarto. Malgraŭ ke Miho ne deziras okupiĝi pri tankoj ŝi finfine konsentas elekti la tankarto kiel fakultativan lernofakon.

Roluloj redakti

Teamo de la lernejo Oaraj redakti

Lernejo Oaraj (県立大洗女子学園 [kenricu Ooarai ĝoŝi gakuen], laŭvorte: ina lernejo "Oaraj" fondita de gubernio) situas sur grandega ŝipo.

Subteamo "Lofio" redakti

(あんこうチーム [Ankō ĉīmu]) estas tank-teamo de ĉefroluloj.

Tanko — PzKpfw IV
  • Niŝizumi Miho (西住 みほ [Niŝizumi Miho])
SejuoFuĉigami Maj
Komandanto de tanko kaj komandanto de teamo.

Junulino el fama klano de tankartistoj. Ŝi okupiĝis pri la tankatro antaŭe, sed post malagrabla incidento dum tanka batalo ŝi ekmalŝatis tankarton kaj decidis forlasi ĝin. Tial ŝi transiris en la lernejo Oaraj, kie ne estis tankarto. Tamen ĝuste tiam oni revivigis tankarton tie kaj Miho estas devigita partopreni ĝin por preventi fermadon de la lernejo. Unue ŝi elektis por si malgrandan rolon en la tanko, sed estis neeviteble, ke ŝi iĝis komandanto de la tanko kaj poste — komandanto de la lerneja teamo. Iom post iom ŝi konscias, ke en sia nova lernejo ŝi komencas ĝui tankarton.

  • Takebe Saori (武部 沙織 [Takebe Saori])
SejuoKajano Aj
Radiisto.

Blonda junulino el la klaso de Miho. Ŝi ofte parolanta pri homoj de mala sekso, kvankam ŝi neniam reale havis amaton. Saori facile amikiĝas kun homoj, aparte ŝi estis unua, kiu amikiĝis kun Miho. Ŝi kaj ŝia amikino Hana tre ekdeziras okupiĝi tankarton, sed ili decidis ne forlasi sian novan amikinon Miho, kiam ŝi diris, ke ŝi ege malŝatas tankarton, kaj ili elektis alian fakultativan lernofakon kune. Kiam ja ili finfine reelektis tankarton, Saori iĝis komandanto, tamen post la prova batalo ĉiuj komprenas, ke komandanto devas esti Miho. Tiam ŝi proponas sin kiel radiisto, ĉar ŝi estas babilema kaj lerta en poŝtelefona tajpado, kiun neatendite reale helpas ilin en sekvontaj bataloj.

  • Isuzu Hana (五十鈴 華 [Isuzu Hana])
SejuoOzaki Mami
Pafisto.

Samklasanino de Miho kaj Saori. Ŝi havas molan kaj diskretan karakteron. Ŝia klano tradicie okupiĝas pri la arto de floraj bukedoj. Sed, kiam oni revivigas tankarton en la lernejo kaj prezentas ĝin, ŝi (same kiel Saori) restas tre imponita kaj elektas ĝin kiel fakultativan lernofakon. En la tanko Hana unue provas sin kiel ŝoforo, sed poste ŝi sentas, ke ŝi plie ŝatas pafadon. Patrino de Hana malŝatas tankaton kaj tre malĝojiĝas, ke Hana okupiĝas pri ĝi; tamen poste ŝi agnoskas, ke tankarto donas vivecon al floran bukedon de Hana. Pro sia ekde-infanaĝa sperto pri floroj Hana (same kiel ŝia patrino) havas tre senteman flaron, tio helpis al ŝi trovi la tankon en arbaro.

  • Akijama Jukari (秋山 優花里 [Akijama Jukari])
SejuoNakagami Ikumi
Ŝargisto.

Tre aktiva junulino kun nelongaj haroj. Ŝi estas obsedata de tankoj ekde infanaĝo. Eble pro tio Jukari ĉiam estis soleca kaj ne havis geamikojn antaŭ okupiĝado pri la tankarto. Ŝiaj samteamanoj iĝis ŝiaj unuaj geamikoj. Ŝi multe scias pri tankoj kaj helpas al aliaj samlernejaj tankistoj pri teknikaj demandoj. Krome ŝi okupiĝas pri spionado, filtriĝante en lernejoj de sekvontaj kontraŭuloj.

  • Rejzej Mako (冷泉 麻子 [Reizei Mako])
SejuoIguĉi Juka
Ŝoforo.

Tenebra kaj silentema junulino. Ŝi tre malfacile vekiĝas matene kaj suferas pro anemio. Pro tio ŝi tre ofte malfruiĝas al lecionoj. Dum la prova batalo Mako hazarde troviĝas en la tanko kaj helpas teamanoj pri stirado. Pro sia saĝeco ŝi tuj montras sin tre kapabla al ĝi, sed ŝi elektas alian fakultativan lernofakon: kaligrafion. Mako havas la plej bonaj notoj en la lernejo, sed pro siaj malfruiĝoj ŝi havas problemojn, kiuj povas rezulti al ŝia restigo por dua jaro (en la samgrada klaso). Tion uzis Saori, kiam ŝi konvinkis ŝin aliĝi al tankarton, ĉar oni promesis aldonajn poentojn al tiuj, kiuj elektas tiun lernofakon. Mako ne havas gepatrojn kaj loĝas kun sia avino. Ŝi timas kolerigi avinon kaj tial ŝi fariĝas tanka ŝoforo por solvi la problemojn kun siaj poentoj.

Subteamo "Testudo" redakti

"Testudo" (カメさんチーム [Kame-san ĉīmu]) estas tank-teamo de la lernanta konsilio.

Tanko — Pz.kmpf-38(t), ekde la 10a epizodo — Hetzer
  • Kadotani Anzu (角谷 杏 [Kadotani Anzu])
SejuoFukuen Misato
Komandanto de tanko kaj radiisto.

Malalta junulino, prezidanto de la lernanta konsilio. Ŝi faras ĉion eblan por restigi la lernejon, tamen ŝi ĉiam trovas vojon por remeti sian laboron sur aliajn.

  • Kojama Juzu (小山 柚子 [Kojama Juzu])
SejuoTakahaŝi Mikako
Ŝoforo.

Vicprezidanto de la lernanta konsilio.

  • Kaŭaŝima Momo (河嶋 桃 [Kaŭaŝima Momo])
SejuoŬeda Kana
Ŝargisto kaj pafisto.

Ano de la lernanta konsilio, reprezentanto por komuniko kun socio.

Subteamo "Anaso" redakti

"Anaso" (アヒルさんチーム [Ahiru-san ĉīmu]) estas tank-teamo de eksa volejbala klubo.

Tanko — "Tipo 89"
  • Isobe Noriko (磯辺 典子[Isobe Noriko])
SejuoKikuĉi Mika

Komandanto de tanko kaj ŝargisto.

  • Kondo Taeko (近藤 妙子 [Kondō Taeko])
SejuoJoŝioka Maja

Radiisto.

  • Kaŭaniŝi Ŝinobu (河西 忍 [Kaŭaniŝi Ŝinobu])
SejuoKirimura Mari

Ŝoforo.

  • Sasaki Akebi (佐々木 あけび [Sasaki Akebi])
SejuoNakamura Sakura

Pafisto.

Subteamo "Hipopotamo" redakti

"Hipopotamo" (カバさんチーム [Kaba-san ĉīmu]) estas tank-teamo de lernantoj, kiuj interesiĝas pri historio. Ili nomas unu la alian per kromnomoj.

Tanko — StuG III
  • Cezaro (カエサル [Kaesaru])
SejuoSendaj Eri

Ŝargisto. Specialo — historio de Romio.

SejuoMorija Satomi

Komandanto de tanko kaj radiisto. Specialo — historio de Eŭropo kaj de la dua mondmilito.

SejuoInoŭe Hiroka

Pafisto. Specialo — Epoko de Sengoku

SejuoOhaŝi Ajuru

Ŝoforo. Specialo — periodo Bakumacu.

Subteamo "Kuniklo" redakti

"Kuniklo" (ウサギさんチーム [Usagi-san ĉīmu]) estas tank-teamo de unugradaj lernantinoj.

Tanko — M3 Lee
  • Saŭa Azusa (澤 梓 [Saŭa Azusa])
SejuoTakeuĉi Hitomi

Komandanto de tanko.

  • Sakaguĉi Karina (阪口 桂利奈 [Sakaguĉi Karina])
SejuoTada Konomi

Ŝoforo.

  • Jamago Ajumi (山郷 あゆみ [Jamagō Ajumi])
SejuoNakazato Nozomi

Pafisto de la 75-milimetra armilo.

  • Marujama Saki (丸山 紗希 [Marujama Saki])
Sejuo

Ŝargisto de la 37-milimetra armilo.

  • Ono Aja (大野 あや [Oono Aja])
Sejuo

Pafisto de la 37-milimetra armilo.

  • Ucugi Juki (宇津木 優季 [Ucugi Jūki])
SejuoJamaoka Juri

Radiisto.

Subteamo "Platbeka Anaso" redakti

"Platbeka Anaso" (カモさんチーム [Kamo-san Ĉīmu]) estas tank-teamo de disciplina komitato. Ĝiaj anoj havas kromnomojn.

Tanko — Renault B1 Bis
  • Sono Midoriko (園 みどり子 [Sono Midoriko])/ Sodoko (そど子 [Sodoko])

Komandanto de tanko, radiisto kaj pafisto de la dua (47-milimetra) armilo. Midoriko estas estro de disciplina komitato. Ŝi havas konflikton kun Mako pro ŝiaj malfruiĝoj. Mako nomas ŝin Sodoko, kio kolerigas ŝin.

  • Goto Mojoko (後藤 モヨ子 [Gotō Mojoko])/ Gomojo (ゴモヨ [Gomojo])

Ŝoforo.

  • Komparu Nozomi (金春 希美 [Konparu Nozomi]/ Pazomi (パゾ美 [Pazomi])

Pafisto de la ĉefa (75-milimetra) armilo.

Subteamo "Leopono" redakti

"Leopono" (レオポンさんチーム Reopon-san ĉīmu) estas tank-teamo de la membroj de la aŭta klubo. Ili okupiĝas pri riparo de ĉiuj tankoj.

Tanko — PzKpfw VI Tiger (P).
  • Nakaĝima Satoko (中嶋 悟子 [Nakaĝima Satoko]) estas komandanto de tanko kaj radiisto.
  • Cuĉija estas ŝoforo.
  • Hoŝino estas pafisto.
  • Suzuki estas ŝargisto.

Subteamo "Formikomanĝulo" redakti

"Formikomanĝulo" (アリクイさんチーム [Arikui-san ĉīmu]) estas tank-teamo de fanoj de multludista enreta ludo. Ili nomas unu la alian per retaj kromnomoj.

Tanko — Ĉi-Nu (三式中戦車 チヌ [san-ŝiki ĉusenŝa ĉi-nu])
  • Nekonja (ねこにゃー [Nekonjā]) estas komandanto de tanko kaj radiisto.
  • Momoga (ももがー [Momogā]) estas ŝoforo.
  • Pijotan (ぴよたん [Pijotan]) estas pafisto.

Teamo de akademio de Sankta Gloriana redakti

La akademio de Sankta Gloriana (聖グロリアーナ女学院 [Sej Guroriāna gakuin]) estas brita ina akademio.

  • Darĝiling (ダージリン [Dāĝirin], angle: Darjeeling)
SejuoKitamura Eri

Komandanto de teamo. Ŝi trinkas teon dum batalo en sia tanko. Post la batalo kun la lernejo Oaraj ŝi venas spekti iliajn batalojn. Darĝiling ofte citas scienculojn kaj politikistojn.

  • Oranĝ Peko (オレンジペコ [Oranĝipeko], angle: Orange Pekoe)
SejuoIŝihara Kaori

Vickomandanto kaj ŝargisto. Darĝiling estas ĉie akompanata de ŝi.

Teamo de lernejo Sanders redakti

La lernejo Sanders (サンダース大学付属高校 [Sandāsu Daigaku-fuzoku kōkō]) estas usona ĉeuniversitata altlernejo.

  • Kej (ケイ [Kei])
SejuoKaŭasumi Ajako

Komandanto de teamo, gaja parolema junulino. Ŝia principo estas "la grava estas ne venko, sed partopreno". Kej emas batali juste.

  • Naomi (ナオミ [Naomi])
SejuoIse Marija

Unua vickomandanto, bona pafisto.

  • Alisa (アリサ [Arisa])
SejuoHirano Aja

Dua vickomandanto. Dum la batalo kontraŭ la lernejo Oaraj ŝi subaskultis ilian radiokanalon.

Teamo de lernejo Ancio redakti

La lernejo Ancio (アンツィオ高校 [Ancio kōkō]) estas itala altlernejo. Batalo inter ĝi kaj lernejo Oaraj estas detale prezentita en la mangao, sed preskaŭ preterpasita en la animeo.

  • Anĉovo (アンチョビ [Anĉobi])

Komandanto de teamo.

Teamo de lernejo Pravda redakti

Lernejo Pravda (プラウダ高校 [Purauda kōkō], ruse: Правда) estas rusa altlernejo.

  • Katjuŝa (カチューシャ [Kaĉūŝa], ruse: Катюша)
SejuoKanemoto Hiraso

Komandanto de teamo. Ŝi estas troe aplomba kaj malsana pri komplekso de Napoleono pro sia eta alteco (127 cm).

  • Nonna (ノンナ [Nonna], ruse: Нонна)
SejuoŬesaka Sumire

Vickomandanto. Ŝi ĉiam estas trankvila kaj senemocia. Nonna zorgas pri Katjuŝa kiel pri infano. Kontraste kun ŝi Nonna estas la plej alta rolulo (172 cm).

Teamo de akademio Kuromorimine redakti

La akademio Kuromorimine (黒森峰女学院 [Kuromorimine], laŭvorte: Ina Akademio "Piko de Nigra Arbaro") estas germana akademio kaj ĉampiono de tankarto. Ĝi estas eksa lernejo de Miha.

  • Niŝizumi Maho (西住 まほ [Niŝizumi Maho])
SejuoTanaka Rie

Komandanto de teamo kaj pliaĝa fratino de Miho. Ŝi ege fieras pri aparteno al la klano Niŝizumi. Sekvas principon "Venko estas la plej grava".

  • Icumi Erika (逸見 エリカ [Icumi Erika])
SejuoNabatame Hitomi

Vickomandanto.

Ceteraj Roluloj redakti

  • Ĉono Ami (蝶野 亜美 [Ĉōno Ami])
SejuoŜijna Hekiru

Trejnisto de la lernejo Oaraj pri tankarto.

  • Niŝizumi Ŝiho (西住 しほ [Niŝizumi Ŝiho])
SejuoToma Jumi

Patrino de Miho. Ŝi fondis sian propran skolon de tankarto. Ŝiho malagnoskis la filinon, eksciante, ke ŝi oferis venkon por savi siajn kamaradojn.

Referencoj redakti

  1. Estas aludo al nomoj de japanaj luktartoj: ĵudo (柔 [ĝū]), ajkido (合気 [aiki]), karateo (空手 [karate]), kendo (剣 [ken]) kaj simile.