Gisele Bündchen
Gisele Caroline Bündchen[1][2] (Horizontina, Rio Grande do Sul, Brazilo, 20-an de julio 1980) estas brazila mondkonata manekeno. Ŝi estas precipe konata, ĉar ŝi estris longtempa amatino de Leonardo DiCaprio.
Gisele Bündchen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gisele Bündchen | |||||
Naskonomo | Gisele Caroline Bündchen | ||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1980 (44-jaraĝa) en Horizontina | ||||
Religio | cultural Catholic vd | ||||
Etno | German Brazilians vd | ||||
Lingvoj | brazilportugala • angla • franca • hispana • germana vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko • San-Paŭlo • Kembriĝo • Los-Anĝeleso • Porto-Alegro • Bostono vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tom Brady (2009–2022) vd | ||||
Amkunulo | Leonardo DiCaprio (2000–2005) Tom Brady (2006–2008) vd | ||||
Infanoj | Vivian Lake Brady (en) ( Tom Brady) Benjamin Rein Brady (en) ( Tom Brady) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | modelo (1997–) entreprenisto runway model (en) verkisto mediprotektulo aktoro modmanekeno vd | ||||
Aktiva dum | 1995–2015 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Taxi ❦ The Devil Wears Prada vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiŜia patrino estas banka oficisto, ŝia patro universitata instruisto. Inter ŝiaj prauloj estis germanoj, ŝia nomo estas germandevena, sed ŝi ne lernis la germanan lingvon.
Ŝi komencis modelkarieron en 1993, kiam en aĝo de 13 jaroj komencis viziti manekenan kurson kun siaj pli junaj fratinoj. La instruisto kunportis ŝin - kun aliaj junuliinoj - en la sekva jaro al Sao Paulo, por ke taksu ilin kelkaj agentoj. Oni elektis ŝin al konkurso Elit Look of The Year, kie ŝi atingis la duan lokon (post Claudia Menezes), poste la 4-an lokon en la monda konkurso.
Ŝi translokiĝis en 1996 al Novjorko, por eki la modelan karieron. Ŝia unua grava laboro estis la kovrilpaĝa junulino de Vogue en 1999 kaj dufoje en la posta tempo. Tio alportis por ŝi grandan konatecon.
En aŭtuno de 2000 aperis kiel kvara manekeno sur la kovrilpaĝo de magazino Rolling Stone. Ŝi plu aperis en diversaj magazinoj kiel Elle, Allure, Vogue, Arena, GQ, Marie Claire kaj Exquire; sur kovrilpaĝoj de Time, Vanity Fair, Forbes, Newsweek, Veja.
Ŝi laboris interalie kun fotistoj Annie Leibovitz, Peter Lindbergh, Mario Testino, Steven Meisel, Nick Knight.
Ŝi estis reklama vango inter aliaj de Christian Dior, Givenchy, Lanvin, Louis Vuitton, Victoria's Secret, Apple Computer.
La magazino Forbes taksis ŝin en 2006, 2007, 2008, 2009 la plej multon enspezanta manekeno.
Filmoj
redaktiPersona vivo
redaktiŜi formis amparon kun Leonardo DiCaprio (2000-2005). Ŝia edzo estas Tom Brady, ilia komuna filo naskiĝis en decembro de 2009, ilia filino en decembro de 2012.
Referencoj
redakti- ↑ Edição colaborativa da Wikipédia é marcada por disputas e negociações
- ↑ Veja os nomes de verdade das tops models. Arkivita el la originalo je 2017-08-04. Alirita 2016-03-20 .