Giulietta Simionato

Giulietta SIMIONATO (naskiĝis la 12-an de majo 1910 en Forlì, mortis la 5-an de majo 2010 en Romo) estis itala mezosoprano. Ŝia kariero daŭris el la 1930-aj jaroj ĝis 1966. En la linio de grandaj italaj mezosopranoj ŝi estis la sukcedanto de Ebe Stignani kaj antaŭanto de Fiorenza Cossotto.

Oni instigis ŝin fari kantan karieron jam en la religia bazlernejo, sed la patrino ne akceptis tion. Ŝi kreskiĝis en Sardio. Post la morto de la patrino ŝi ekstudis kanton en Rovigo, kaj poste en Padovo. Ŝi ekdebutis en 1927, per muzika komedio Nina, non far la stupida; sed malgraŭ kelkaj sukcesetoj dum la 1930-aj jaroj ŝi ricevis nur duarangajn rolojn dum tiu jardeko kaj dum la faŝisma epoko, ĉar tiu reĝimo ne apogis ŝin. Nur en 1947 ŝi atingis sian unuan unurangan rolon: Mignon, en la teatrejo Scala.

Ŝi estis amikino kaj kolego de Maria Callas kun kiu ŝi faris memorindan dueton en 1957 en la Scala en Anna Bolena de Donizetti, kiam ili kantis respektive la rolojn de Anna kaj Giovanna.