Giulio MANCINI estis itala kuracisto, historiteoriisto, biografo kaj persona kuracisto de la papo Maffeo Barberini, unu el la grandaj arto-patronoj el ĉiuj tempoj. Enamiĝinto pri arto, li estis ankaŭ kolektisto kaj liaj skribaĵoj pri la samtempaj artistoj estas grava fonto pri la barokaj pentristoj tiaj kiaj Karavaĝo, Annibale Carracci, Nicolas Poussin kaj El Greco.

Giulio Mancini
(1559–1630)
"Apologio de la okuloj", verko eldonita en 1795.
"Apologio de la okuloj", verko eldonita en 1795.
Persona informo
Giulio Mancini
Naskiĝo 21-a de februaro 1559
en Sieno, Italio
Morto 22-a de aŭgusto 1630
en Romo, Italio
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Pizo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracistoverkisto • arthistoriisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum 1579–1630 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia verko, "Considerazioni sulla pittura", eldonita en 1620, estas konsiderinda fonto pri artoj komence de la 17-a jarcento, en Romo.[1] Ĉiuj skribaĵoj de Manĉini restis nepublikigitaj kaj sub la formo de manskribaĵoj ĝis la lastaj du jarcentoj. Li estis profesoro pri medicino, filozofio kaj humanismo en la Universitatoj de Padovo (1569-1587), Pizo (1592) kaj Bolonjo. En 1592, li iris al Romo, tie kie li praktikis medicinon, ekde 1595 en la "Hospitalo de la Sankta Spirito". Krom tio li estis protektito de Fernando la 1-a de Mediĉo (1549-1609), ĉefduko de Toskanio inter 1587 kaj 1609.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti