Giulio Ricordi (19a de decembro 1840 en Milano - 6a de junio 1912 en Milano) estis itala eldonisto kaj muzikisto kiu aliĝis al la familia firmao, nome Casa Ricordi muzikpublikiga entrepreno, en 1863, poste regata de sia patro, Tito, nome la filo de la fondinto de la kompanio nome Giovanni Ricordi. Post la morto de sia patro en 1888, Giulio iĝis la firmaestro ĝis sia morto.

Giulio Ricordi
Persona informo
Aliaj nomoj Jules Burgmein • xyz • J. Grubmeni
Naskiĝo 19-an de decembro 1840 (1840-12-19)
en Milano
Morto 6-an de junio 1912 (1912-06-06) (71-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj itala • Milana dialekto • franca
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Patro Tito I Ricordi
Infano Tito Ricordi
Okupo
Okupo redaktisto • komponisto • muzikredaktisto • entreprenistoĵurnalisto • eldonisto • music publicist • pentristo
vdr

Li eldonis kelkajn gazetojn (La gazzetta musicale, Musica e musicisti kaj Ars et labor), kaj aliajn iam famajn publikaĵojn (La biblioteca del pianista, l'Opera Omnia di Frédéric Chopin, L'arte musicale in Italia, Le Sonate di Domenico Scarlatti).

Li publikigis operojn de Giuseppe Verdi sed ankaŭ de junaj operkomponistoj kiaj Amilcare Ponchielli, Alfredo Catalani, Carlos Gomes, Umberto Giordano, kaj ĉefe Giacomo Puccini, kiun li ege apogis.