Giuseppe Forti (naskiĝis la 21-an de decembro 1936, mortis la 2-an de julio 2007) estis itala astronomo, fakulo pri ĉiela mekaniko.

Giuseppe Forti
Persona informo
NomoGiuseppe Forti
Dato de naskiĝo21-a de decembro 1936
Dato de morto2-a de julio 2007
Aĝo je morto70
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis unu el la kreintoj de la programo Aneopp (Arcetri NEO Precovery Program), esplora programo dediĉita al antaŭmalkovro de asteroidoj faritaj elde la Observatorio de Arcetri, kaj ano de la direktoraro de la programo CINEOS.

Li estis ano de tri komisionoj de la Internacia Astronomia Unio, kiuj rilatas al ties tria divido : Scienco pri la planedsistemoj:

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de 48 asteroidojn[1] inter 1977 kaj 2001, ĉiujn en kunlaboro kun aliaj astronomoj: Andrea Boattini, Luciano Tesi kaj Maura Tombelli.

Al li estis dediĉita la asteroido 6876 Beppeforti.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti