Giuseppe Peano

itala matematikisto

Giuseppe PEANO (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1858 ĉe Cuneo; mortis la 20-an de aprilo 1932 en Torino) estis itala matematikisto. Li estis unu el la kreantoj de simbola logiko kaj kreinto de Latino sine Flexione pli malfrue nomita Interlingua.

Giuseppe Peano
Persona informo
Giuseppe Peano
Naskiĝo 27-a de aŭgusto 1858
en Spinetta, Cuneo, Piemonto, Regno de Sardio
Morto 20-a de aprilo 1932
en Torino, Piemonto,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Monumenta Tombejo de Torino vd
Nacieco italo
Lingvoj italalatinalatino sen fleksio vd
Loĝloko Reĝlando Italio vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • lingvisto vd
Laborkampo matematiko, logiko
Labor-institucioj Universitato de Torino, Nacia Akademio de la Linkoj
Doktoreca konsilisto Enrico D'Ovidio vd
Fama pro aksiomaro de Peano, kurbo de Peano, teoremo de Peano, Formulario Mathematico, Latino sen fleksio
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peano naskiĝis en la bieno Tetto Galant for 5km de Cuneo, Italio, kie laboris liaj gepatroj. Li iris al lernejo de la vilaĝo Spinetta kaj poste en Cuneo. Ĉar onklo lia estis pastro en Torino, li iris tien por studi en la Ginnasio Cavour ekde 1873 kaj poste en la Universitato 1876.

Li fariĝis docento de infinitezima kalkulo en la universitato de Turino en 1884 kaj profesoro en 1890. Li ankaŭ havis la titolon profesoro de Accademia Militare de Torino, de 1886 ĝis 1901. Li estis internacie konata matematikisto, unu el plej gravaj en lia tempo.

Peano estis konata ankaŭ kiel la kreinto de planlingvo Latino sen fleksio, poste nomata Interlingua (ne konfuzu kun Interlingvao). Lia lingvo estis unu el la unuaj projektoj de naturalismaj planlingvoj. Peano kompilis vortaron de Interlingua en 1915 kaj li estis prezidanto de Academia pro Interlingua (la iama Kadem Volapüka). Malgraŭ ke li havis sian propran projekton, li laboris por la ideo mem de internacia lingvo kaj neniam kontraŭ aliaj projektoj.

La kurbo de Peano

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti