Gizella Dömötör

Gizella Dömötör, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömötör Gizella estis hungara pentristo. Ŝia kompleta geedziĝa nomo estis Mund Hugóné Dömötör Gizella.

Gizella Dömötör
Gizella Dömötör
Gizella Dömötör
Persona informo
Naskonomo Dömötör Gizella
Naskiĝo 14-an de februaro 1894 (1894-02-14)
en Budapeŝto
Morto 25-an de septembro 1984 (1984-09-25) (90-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Hugó Mund
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Gizella Dömötör [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1894 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de septembro 1984 en Bonaero.

Biografio redakti

Gizella Dömötör frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en Reĝa Modela Belarta Altlernejo inter 1913-1915. Ŝia plej grava instruisto estis Lajos Deák-Ébner. En someroj de 1914, 1915 kaj 1918 ŝi lernis en Artistkolonio (Nagybánya), kie ŝi konatiĝis kun sia pli posta edzo Hugó Mund. Inter 1920 kaj 1924 ili vivis en Oradea (jam parto de Rumanio, sed somere ili pentradis en la artistkolonio, poste ili loĝis en Baia Mare. Pro la ekonomia krizo ili translokiĝis en Argentinon. En 1961 ŝi vidviniĝis, poste ŝi ne nur pentradis, sed ankaŭ ŝi laboris en biblioteko. Ŝi lastfoje pentris en 1974.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Oradea (1921, 1922, 1927, 1928)
  • Cluj (1925)
  • Bonaero (1931, 1935, 1937, 1958, 1969)
  • Budapeŝto (1996)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1915, 1919, 1928, 1996)
  • Baia Mare (1929)
  • Miskolc (1992)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Cigány modell (1915)
  • Nagybányai tájkép (1915)
  • Anyák (1950)
  • Tilos (1954)
  • Vadászat (1960)

Fontoj redakti