Glaĉero de la Grafino

La Glaĉero de la Grafino, hispane Ventisquero de la Condesa, estas glaciejo de la Gvadarama Montaro (Hispanio), kiu, pro sia etendiĝo, nomigas la montaran zonon, kiu ĉirkaŭas ĝin. Ĝi troviĝas en pinto je 2.000 m alte, en la suda bordo de la Montaro de la Longa Ŝnuro, montara ŝnuro de la Gvadarama Montaro.

Glaĉero de la Grafino, kune al la antenoj de la pinto Globo de la Mondo (2.265 m).

Ĝi situas en la orienta deklivo de la pinto nomata Globo de la Mondo (2.265 m), en la nordoriento de la Madrida Regiono, ene de la municipa teritorio de Manzanares el Real. Ĉi tiu glaciejo estis unu el la plej uzataj en la neĝoprofitado dum somero kaj en ĝia areo ĝi havas la fonton de la rivero Manzanaro.

La glaĉero de la Grafino prenas sian nomon de la grafino Francisca de Silva y Mendoza, Markizino de Santillana kaj Grafino de Real de Manzanares. Antaŭe la loko estis nomata "Glaĉero de las Guarramillas", alude al la Alto de las Guarramillas, kiel ankaŭ estas konata la monto de la Globo de la Mondo.

La Glaĉero de la Grafino estis uzata unuafoje komence de la 17-a jarcento ĝis la fino de la 19-a jarcento kune al aliaj en la sama regiono. La neĝo estis portata al Madrido kaj aliaj proksimaj municipoj por la konservado de la nutraĵoj kaj malvarmigi kelkajn trinkaĵojn. Oni konstruis ŝtonmureton en la malalta parto de la glaĉero por la granda akumulado de la neĝo ekde majo ĝis meze de somero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti