Glam-roko

ĝenro de rokmuziko
(Alidirektita el Glam rock)

Glam-roko (en angla Glam rock) estas stilo de rok-muziko kiu disvolviĝis en Britio en la komenco de la 1970-aj jaroj plenumita de muzikistoj kiuj uzis ekstravagancajn vestojn, ŝminkon, kaj harfrizadon, partikulare platformajn ŝuojn kaj brilon.[1] Glam-artistoj devenas el diversaj fontoj de muziko kaj de malhavebla pop-kulturo,[2] game el bubblegum pop kaj el rokenrolo de la 1950-aj jaroj al kabaredo, scienc-fikcio, kaj kompleksa arta roko.[3][4] La brilega vestaro kaj vidaj stiloj de la artistoj estis ofte campandroginemaj, kaj estis priskribitaj kiel plenumantaj netradiciajn ĝenrajn rolojn.[5] Glitter rock aŭ bril-roko estas termino por ekstrema versio de glam-roko.[6]

David Bowie dum la Ziggy Stardust Tour de 1972–73.
Marc Bolan de T. Rex en televida programo de ABC nome In Concert, 1973.

La britaj rangigoj estis inunditaj de eventoj de glam-roko el 1971 ĝis 1975.[7] La apero en marto 1971 de la bandestro de T. Rex nome Marc Bolan en la programo pri muziko de la BBC nome Top of the Pops, vestante brilaĵojn kaj satenaĵojn, estas ofte citita kiel la komenco de la movado. Aliaj britaj glam-rokaj artistoj estis David Bowie, Mott the Hoople, Sweet, Slade, Mud, Roxy Music kaj Gary Glitter. Ankaŭ kelkaj necentraj en la ĝenro, kiel Elton John, Rod Stewart kaj Freddie Mercury de Queen, adoptis glam-stilojn.[8] La Usona scenejo estis multe malpli elstara, kaj Alice Cooper kaj Lou Reed estis la nuraj usonaj artistoj kiuj atingis sukceson.[7] Aliaj usonaj glam-artistoj estis New York Dolls, Iggy Pop kaj Jobriath. Ĝi malgraviĝis post la mezo de la 1970-aj jaroj, sed influis aliajn muzikajn ĝenrojn kiel ĉe punko, glam-metalo, Novaj Romantikoj, deathrock kaj Gotika muziko.

Bandoj redakti

Notoj redakti

  1. "Glam Rock". Encarta. Arkivita el la originalo en 28a de aŭgusto 2009. Alirita la 20an de oktobro 2019.
  2. Lester, Paul (11a de junio 2015). "Franz and Sparks: this town is big enough for both of us". The Guardian.
  3. "Glam Rock | Significant Albums, Artists and Songs". AllMusic. Alirita la 20an de oktobro 2019.
  4. P. Auslander, Performing Glam Rock: Gender and Theatricality in Popular Music (Ann Arbor, MI: University of Michigan Press, 2006), ISBN 0-472-06868-7, pp. 57, 63, 87 and 141.
  5. Reynolds, Simon (1995). The Sex Revolts: Gender, Rebellion, and Rock 'N' Roll. London: Serpents Tail. p. xiii.
  6. V. Bogdanov, C. Woodstra and S. T. Erlewine, All Music Guide to Rock: the Definitive Guide to Rock, Pop, and Soul (Milwaukee, WI: Backbeat Books, 3rd edn., 2002), ISBN 0-87930-653-X, p. 466.
  7. 7,0 7,1 Auslander, Philip. (2006) Performing Glam Rock: Gender and Theatricality in Popular Music. University of Michigan Press.
  8. P. Auslander, "Watch that man David Bowie: Hammersmith Odeon, London, July 3, 1973" in I. Inglis, ed., Performance and Popular Music: History, Place and Time (Aldershot: Ashgate, 2006), ISBN 0-472-06868-7, p. 72.