Glamuro kiel neologismo el la angla glamour, aŭ tradukita kiel ŝikeco, origine estis esprimo aplikita al magi-okulta sorĉo kiu estis gisita sur iu por igi ĝin vidi ion kion la sorĉisto deziris ke tiu vidu, kvankam fakte ĝi ne estis kio ĝi ŝajnis esti. En la terminologio de fino de la 19-a jarcento, ne-magia objekto kiu kutimis helpi krei pli allogan aspekton iom post iom iĝis konata kiel "ŝikeco", nome 'a glamour'.[1] Hodiaŭ, ŝikeco estas la impreso de altiro aŭ fascino kiun precipe luksa aŭ eleganta aspekto kreas, impreso kiu estas pli bona ol la realo. Tipe, persono, okazaĵo, loko, teknologio, aŭ produkto kiel ekzemple peco de vestaĵo povas esti ŝikaj aŭ aldoni ŝikecon.

Hedy Lamarr estis ĝenerale konsiderata glamura stelulino.
Joan Collins kaj Sophia Loren - du ikonoj de glamuro.
Luksega aŭto Aston Martin DB5 aperinta en la filmo Goldfinger. Multekostegaj aĵoj estas ofte parto de glamura vivostilo.

Virginia Postrel diras ke por ke ŝikeco estu sukcesa preskaŭ ĉiam postulas sprezzatura - nome aspekton de senpeneco, kaj prezentiĝi malproksima - transcendantan la ĉiutagecon, por esti iomete mistera kaj iom idealigita, sed ne laŭ la mezuro estas jam ne eble identiĝi kun la persono.[1] Ŝikaj aĵoj estas nek maldiafanaj, kaŝante ĉion, nek travideblaj montrante ĉion, sed diafanaj, favore montrante aĵojn.[2]

La frua Holivuda stelsistemo aparte specialiĝis en Holivuda ŝikeco kie ili sisteme glorigis siajn aktorojn kaj aktorinojn.[1]

Ŝikeco povas esti konfuzita kun stilo, kio estas sekvado al akurata skolo de modo, aŭ interna beleco; dum ŝikeco povas esti ekstera kaj intenca.

Historio redakti

 
Artdekora stilo estis ofte konsiderata glamura.

Fruaj Holivudaj filmsteluloj ofte estis viditaj kiel precipe ŝikaj, tio ŝuldiĝis al la operacio de la frua Holivudo-sistemo kie ampleksaj metodoj kutimis igi la stelojn speciale ŝikaj. Ekzemple fotoj estis faritaj en ĉambroj kiuj estis speciale pentritaj por flati la haŭtnuancon de la aktoroj kaj aktorinoj, kaj oni speciale atentis al hararo kaj vestaĵoj.[1] Precipe tio estis sukcese farita ĉe la jenaj gesteluloj:


Ikonoj redakti

Glamuraj ikonoj estas homoj kiuj supozeble karakterizas ŝikecon, kiuj havas individuan stilon kiu igas ilin pli allogaj.

Ekzemple:

Fotarto redakti

 
Glamura foto de Michele Merkin.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Glamfotografio.

Glamura fotarto estas la fotado de modelo kun la emfazo de la modelo kaj la sekseco kaj allogeco de la modelo; kun iu vestaĵo, modo, produktoj aŭ medio enhavita en la bildestaĵo de negrava konsidero. Fotistoj uzas kombinaĵon de kosmetikaĵoj, lumo kaj aerpedikaj teknikoj por produkti la plej fizike allogan bildon de la modelo eblaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Joseph Rosa, Phil Patton, Virginia Postrel, kaj Valerie Steele. (2004) Glamour: Fashion, Industrial Design, Architecture. San Francisco Museum of Modern Art. ISBN 9780300106404.
  • Stephen Gundle. (2002) “Hollywood Glamour and Mass Consumption in Postwar Italy”, Rudy Koshar: Histories of Leisure. Berg Publishers, p. 337–360. ISBN 9781859735251.
  • Réka C. V. Buckley and Stephen Gundle. (2000) “Fashion and Glamour”, Nicola White, Nicola Joanne White, and Ian Griffiths: The Fashion Business. Berg Publishers, p. 37–54. ISBN 9781859733592.
  • Jeffrey Richards. (1984) “Stars”, The Age of the Dream Palace. Routledge & Kegan Paul PLC, p. 157–158. ISBN 0-7100-9764-6.

Notoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 TED conference Virginia Postrel.
  2. "The Gilded Age", The New York Times, 2004-10-10. Kontrolita 2010-05-03.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Clout, Laura, "Vogue names Queen as glamour icon", The Daily Telegraph, 2007-11-04. Kontrolita 2010-05-03.
  4. 4,0 4,1 4,2 Bookcost.net homepage. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2015-04-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2015-04-18.