Glan - tagaloge Bayan ng Glan - estas kvinaklasa urbego (municipo) kun mara haveno en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Soccsksargen, en provinco Sarangani. Glan konsistas el 31 distriktoj.

Glan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9517
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109 547  (2020) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 49′ N, 125° 12′ O (mapo)5.8166666666667125.2Koordinatoj: 5° 49′ N, 125° 12′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 610,3 km² (61 030 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Glan (Filipinoj)
Glan (Filipinoj)
DEC
Glan
Glan
Situo de Glan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glan, Sarangani [+]
vdr
Plaĝo ĉe Glan

Geografio redakti

Glan situas en la suda parto de la insulo sur ebenaĵo laŭ la maro ĉe enfluo de rivero [1]. Provinca ĉefurbo Alabel kaj General Santos troviĝas po 32, regiona ĉefurbo Koronadalo 86, Dabao 143, Cebuurbo 519, Puerto Princesa 835, ĉefurbo Manilo 1078, Kezonurbo 1084, Laoag 1467 kilometrojn (aere) [2].

 
Monumento en Glan

Historio redakti

Tiu loko estis nur sporade loĝita tre longe. Post dominado de la hispanoj jam en 1902 estis tie movado por la sendependeco de Usono. Oni postulis ankaŭ terpecojn al la familioj. La ŝipo surteriĝis nur en 1914 kaj alvenis homoj el diversaj regionoj de Filipinoj. Baldaŭ ili establis komunumon Glan. Inter 1942-1945 la japanoj regis. En la malfruaj 2000-aj jaroj Glan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Glan plejparte baziĝas sur agrikulturo kun altnivela produktado de koproj. Elstaras la akva branĉo (fiŝoj, salikokoj). La surteraj agrikulturaj produktoj estas maizoj, sukerkanoj, bananoj, ananasoj, krome ekzistas bestbredadoj.

Trafiko redakti

 
Stacidomo por la publikaj tricikloj en Glan

Glan havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo. En la urbego tricikloj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Glan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2591 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Glan estas klasifikita kiel heredaĵa urbo de la Nacia Komisiono pri Kulturo kaj Artoj. Tamen, neniu leĝo ankoraŭ protektas la konstruaĵojn. Oni proponas aldoni la urbon al la Filipina Unesko-Provlisto.

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Heredaĵo domo en Glan
 
Heredaĵo domo en Glan