Glauberg estas kelta opidumo en Hesio, Germanio, konsistanta el fortifikita setlejo kaj kelkaj tombaj teramasoj, "princlanda sidejo[1] de la periodoj de la fino de Hallstatt kaj komenco de La Tène."[2] Arkeologiaj malkovroj en la 1990-aj jaroj metis la lokon inter la plej gravaj fruaj keltaj centroj en Eŭropo. Ĝi havigis senprecedencan pruvaron de kelta entombigado, skulptarto kaj monumenta arkitekturo.

Glauberg
montoopidumoarkeologia loko [+]

Supermara alteco276,5 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 18′ 20″ N, 9° 0′ 31″ O (mapo)50.3055569.008611Koordinatoj: 50° 18′ 20″ N, 9° 0′ 31″ O (mapo)

Glauberg (Hesio)
Glauberg (Hesio)
DEC
Glauberg
Glauberg
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Glauberg
Vikimedia Komunejo:  Oppidum of Glauberg [+]
vdr
la kapo de la homgranda statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao
germania poŝtmarko de 2005 bildigis la statuon de la kelta princo de monto Glauberg
La Kelta Princo de Glauberg (ĉirkaŭ 500 a.K.).

La monteto estas inter la riveroj Nidder kaj Seeme kaj apartenas al la komunumo Glauburg. La montetopinto formas preskaŭ horizontalan altebenaĵon de 800 por 80–200m.

Glauburg aparte konatiĝis pro arkeologia trovo de tombo kun statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao. Sur la monto ankaŭ troveblis atestaĵoj de pli postaj jarcentoj ĝis la mezepoko. Aparte pridisputata estas ensemblo de 16 lignaj palisoj, kiuj laŭ iuj sciencistoj estas prahistoria kalendaro, sed eble ankaŭ havis alian funkcion.

Sistema arkeologia esplorado ekis en 1933–1934 per elfosado kondukta de Heinrich Richter (1895–1970) kiu fokusis al la fortikaĵo.[3] Pluaj studoj direktoritaj de F.-R. Hermann ekis en 1985 kaj pluis ĝis 1998. Estis dum tiu fazo kiam la grava tombamaso estis ekzamenita.[4]

Notoj redakti

  1. Certa diagnozo de elita loĝado ne estis trovita; ofta designado de Glauberg kiel "princlanda sidejo" estis bazita sur la enhavo de la tomboj situaj en enmurigita sanktejo ĉe la suda deklivo.
  2. R.K., en John T. Koch, eld., Celtic Culture: A Historical Encyclopedia, 2006, s.v. "Glauberg".
  3. La trovitaĵoj kaj dokumentaro estis hazarde detruitaj en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito (Koch 2006).
  4. www.fuerstensitze.de :: Landschaftsarchäologie Glauberg :: Projektbeschreibung Alirita la 18an de decembro 2019.