La Glaveto (ankaŭ kortega glavo, france: épée de courparada glavo) estas malpeza unu-mana glavo dezajnita por trapiki kiu evoluis el la pli longa kaj peza rapiro de la fino de la Renesanco. La pinto de la populareco de la glaveto estis inter mezo de la 17a kaj fino de la 18a jarcentoj. Oni supozas, ke ĝi aperis en Francio kaj disvastiĝis rapide tra la resto de Eŭropo. La glaveto estis la tuja antaŭaĵo de la franca duelglavo (el kiu disvolviĝis la spado) kaj ties uzometodo — kiel tipigita en la verkoj de aŭtoroj kiaj Sieur de Liancour, Domenico Angelo, Monsieur J. Olivier, kaj Monsieur L'Abbat — disvolviĝis en la teknikojn de la franca klasika skolo de skermado. Glavetoj estis uzataj ankaŭ kiel statusaj simboloj kaj modaj akcesoraĵoj; dum plej el la 18a jarcento iu ajn, ĉu civila aŭ militista, kun intencoj al statuso de ĝentlemano estus portinta glaveton ĉiutage.

Francoficira glaveto, ĉ. 1815.

En moderna sporta skermado oni nomas la ilon spado (france: épée).