Gleb Ivanoviĉ USPENSKI, literumita ankaŭ Gleb Ivanovich Uspensky kaj en rusa: Глеб Ива́нович Успе́нский (25a de Oktobro, 1843 – 6a de Aprilo, 1902), estis verkisto de la epoko de la Rusa Imperio, kaj elstara figuro de Narodnika movado.

Gleb Uspenski
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1843 (1843-10-13)
en Tula
Morto 24-an de marto 1902 (1902-03-24) (58-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Gleb Uspenski
Familio
Parencoj Nikolai Uspensky • Q112987758 vd
Profesio
Alia nomo Б—н • М. • Братья Гипподромовы • Брызгин • Г. • …въ • Г. И. • Г. У. • Г....в • Гл. У. • Г—ский • Гусев • Ив. • И—в • Иванов vd
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1861 li estis elpelita el la Fakultato pri Juro de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj en 1862 li devis foriri el la Moskva Ŝtata Universitato pro monmanko.

Gleb Uspenski en 1868.

La unuaj rakontoj de Uspenski estis publikigitaj en 1862, en la gazeto de Lev Tolstoj nome Jasnaja Poljana ("Miĥaliĉ") kaj en la gazeto Zritel ("La idilio"). En 1863 Uspenski aliĝis al la laboristaro de Moskovskije Vedomosti kiel provleganto kaj ekde tiam li pluigis siajn publikigojn. En la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj li plue verkis pri la vivo kaj laborkondiĉoj de la rusaj kamparanoj speciale de la Novgoroda provinco, kie li fakte vivis ekde 1881.