Gliese 849 estas stelo.

la stelo redakti

Gliese 849 estis trovita dum la serĉado de Bonn kaj ricevis la nomon BD -5° 5715. Ĝi estas ruĝa nano, havas ĉirkaŭ unu trionon de la maso de la Suno kaj aĝas ĉirkaŭ tri miliardojn da jaroj. Kompare kun nia Suno ĝi havas probable klare pli multajn pezajn elementojn. Ĝia distanco de la Suno estas 29 lumjaroj.

la planedo Gliese 849 b redakti

La planedo kiu orbitas tiun stelon, sisteme nomita Gliese 849 b, havas minimume 82% de la maso de Jupitero kaj orbitas ĉirkaŭ sia stelo en distanco de 2,35 astronomiaj unuoj. Estante en tiom granda distanco de relative malvarma stelo, tie estas tre malvarme kaj la ebleco, ke tie evoluiĝis vivo, estas tre malalta.

Eksteraj ligiloj redakti

detala priskribo de stelo kaj planedo en germana