Gliredoj (Gliridae) estas familio de ronĝuloj (Rodentia). Fama specio estas gliro (Glis glis, sin. Myoxus glis).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gliredoj
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Nun
Avela muskardeno, Muscardinus avellanarius
Avela muskardeno, Muscardinus avellanarius
Biologia klasado
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Euarchontoglires
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Sciuromorfoj Sciuromorpha
Familio: Gliredoj Gliridae
Muirhead in Brewster, 1819
Subfamilioj kaj Genroj

Graphiurinae

Leithiinae

Glirinae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomenklaturo redakti

Pri la scienca nomo de la familio estas iom da konfuzo, ĉar aparte en la anglalingva literaturo estas uzata la sinonimo Myoxidae. Tio baziĝas sur la nomado de la gliro, kies genro Glis ofte ankaŭ estis nomita per Myoxus. Wilson & Reeder argumentis, ke la genronomo Glis estus aperinta en verko kun nebinominala nomenklaturo kaj tial nevalida. Multaj aŭtoritataj verkoj aliĝis siatempe al ĉi tiu opinio. En la jaro 1998 ICZN finis ĉi tiun kverelon per arbitracio. En la kazo 1894 ĝi klarigis Glis kiel la validan nomon. Sekve estas ankaŭ Gliridae la ĝusta familia nomo. La uzo de Myoxus kaj Myoxidae estas tial finfine malaprobita.

Sistematiko redakti

(N.B.: † signas formortinta genro aŭ specio)

  • subfamilio : grafiurenoj - Graphiurinae
    • genro : grafiuro - Graphiurus
      • specio : grafiuro okulvitra - Graphiurus ocularis
      • specio : grafiuro nana - Graphiurus nanus
      • specio : grafiuro dikvosta - Graphiurus crassicaudatus
  • subfamilio : glirenoj - Glirinae
    • genro : glirulo - Glirulus
      • specio : glirulo japania - Glirulus japonicus
    • genro : gliro - Glis
      • specio : gliro granda - Glis glis
  • subfamilio: Leithiinae
    • genro : driomuso - Dryomys
      • specio : driomuso zizela - Dryomys nitedula
    • genro: (Chaetocauda)
    • genro : ĝardengliro - Eliomys
      • specio : ĝardengliro glana - Eliomys quercinus
    • (Hypnomys)
    • genro : muskardeno - Muscardinus
    • genro : miomimo - Myomimus
      • specio : miomimo musa - Myomimus personatus
    • (Selevinia)

Eksteraj ligiloj redakti