Glitkalkulilo

mekanika kalkulilo

Glitkalkulilo (aŭ kalkulbastono) estas meĥanika kalkulilo, havanta minimume du skalojn kiujn oni povas movi relative unu je la alia, kaj glitigeblan indikilon. (Preskaŭ ĉiuj glitkalkuliloj havas ne nur du skalojn sed multajn.) Oni uzas glitkalkulilon plejparte por multipliki kaj dividi nombrojn; oni ankaŭ povas uzi ĝin por kalkuli radikojn, logaritmojn, kaj trigonometriajn funkciojn. Ĝenerale oni ne per ĝi adicias aŭ subtrahas nombrojn, sed per iuj glitkalkuliloj oni ja povas fari tiujn operaciojn.

Jen glitkalkulilo estas en pozicio duobligi nombrojn. Ĉiu nombro sur la D-skalo estas duoble la nombro super ĝi sur la C-skalo.

Antaŭ la tempo de la elektronika kalkulilo, la glitkalkulilo estis la plej uzata ilo de sciencistoj kaj inĝenieroj; sed, ĉirkaŭ 1970, tiuj homoj plejparte akiris pli fortajn sciencajn kalkulilojn kaj forlasis iliajn glitkalkulilojn.

Principo de funkciado redakti

La du skaloj kiuj aperas sur ĉiu glitkalkulilo estas logaritmaj. Uzanta ĝin oni utiligas la fakton ke oni povas multipliki nombrojn per adicii iliajn logaritmojn:

 .

Tiel uzi du logaritmajn skalojn permesas onin rapide multipliki aŭ dividi per vide adicii aŭ subtrahi la "longecojn" de partoj de la du skaloj.

Uzado redakti

Oni ĝenerale kalkulas per gliti unu markon de skalo sur la glitigebla parto (glitilo) apud alian markon de skalo sur la neglitigebla parto de la ilo. Oni tiam rigardas la poziciojn de du aliaj markoj sur la du skaloj, ofte uzanta la indikilon por pli facile vidi kiuj markoj estas apudaj. Tiuj markoj indikas la dekumajn ciferojn de la kalkulrezulto.

Glitkalkulilo ne diras la tutan rezulton al la uzanto. Oni devas mense aŭ perpapere kalkuli la lokon de la onkomo. Se oni uzas glitkalkulilon por kalkuli logaritmojn, ĝi fakte indikas nur la malantaŭ-onkoman parton de la nombro, kaj oni devas mense kalkuli la antaŭ-onkoman parton. Plue, ĉar glitkalkulilo estas analoga aparato, ĝi donas nur malekzaktajn solvaĵojn, dum ciferecaj elektronikaj kalkuliloj povas ekzakte fari multajn kalkulojn.

multiplikado redakti

  Bildo 2 montras glitkalkulilon en pozicio por kalkuli la ekvacion

     1,3  x  2  =  2,6

Sur skalo D estas la cifero 1,3 . Super ĝi oni ŝovas la komencon, do la ciferon 1 de la glitilo, kiu estas en la skalo C . Nun oni ŝovas la indikilon al la cifero 2 sur skalo C. Sur skalo D nun oni trovas la rezulton 2,6 . Kiel klarigita supre, sur skaloj D kaj C oni adiciis la ciferojn 1,3 kaj 2 .

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti